1866 Sizifo: Malsamoj inter versioj

asteroido
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Informkesto astronomia objekto |Nomo = 1866 Sizifo |Kategorio = asteroido |Oficiala_nomo = 1866 Sisyphus |Aliaj_nomoj = '''1972 XA''' |Dato_de_malkovro = {{dato|5|decembro|1972}}...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:23, 28 feb. 2011

1866 Sizifo estas malgranda, ne tre hela apolona asteroido, malkovrita la 5-an de decembro 1972 de la svisa astronomo Paul Wild elde la Observatorio Zimmerwald apud Berno.

1866 Sizifo
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 1866 Sisyphus
Aliaj nomoj 1972 XA
Nomita laŭ Sizifo vd
Malkovro
Malkovrinto Paul Wild
Dato de malkovro 5-a de decembro 1972
Loko de malkovro Berno
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
283,306 Gm (1,894 AU)
130,704 Gm (0,874 AU)
435,909 Gm (2,914 AU)
Discentreco 0,539
Meza anomaliangulo 182,501°
Klinangulo 41,185°
Periodo 951,909 tagoj (2,606 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,98 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
63,570°
Argum. de periapsido 293,048°
Terdistanco
- Minimuma

15,391 Gm (0,1029 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 8,48 km
Rotacia periodo 0,100 tago (2,400 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,5
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 13,0
vdr

Ĝi ricevis la nomon de Sizifo, kondamnita ruligi rokon en infero, en la helena mitologio.

Kun 8,45 km de diametro, ĝi estas la plej granda el la konataj terrenkontaj asteroidoj ; ĝi estas de sama grando kiel la objekto, kiu okazigis la kretacean-terciaran eventon.

La 21-an de novembro 1972, ĝi pasis al 15,391 milionoj da kilometroj de Tero[1].

Observoj per radaro en decembro 1985 elde la radioteleskopo de Arecibo montris, ke ĝi estas duopa asteroido[2].

Notoj kaj referencoj

  1. La petite planète 1972 XA (la planedeto 1972 XA) (france)
  2. Binary and Ternary Near-Earth Asteroids detected by Radar (duopaj aŭ triopaj terrenkontaj asteroidoj radare malkovritaj) (angle)

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1001 - 2000)Poste:
1865 Cerbero1866 Sizifo1867 Deifobo