Salomonaj pluvarbaroj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Salomonaj pluvarboroj''' estas, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo, tersupraĵa ekoregiono kiu inkludas plimulton...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:02, 23 apr. 2011

La Salomonaj pluvarboroj estas, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo, tersupraĵa ekoregiono kiu inkludas plimulton de Salomonoj ( escepte de Insuloj Santa Cruz ), Buginvil-Insulon kaj Buka-Insulon, kiuj estas partoj de Papuo-Nov-Gvineo. Insuloj Santa Cruz, kiuj troviĝas oriente de Salomonoj, apartenas al ekoregiono de Vanuatuaj pluvarbaroj, kune kun la najbara insularo de Vanuatuo. Ambaŭ ekoregionoj situas en la Aŭstralazia ekozono, kiu ankaŭ ampleksas la najbarajn Bismarkojn kaj Nov-Gvineon, same kiel Nov-Kaledonion, Aŭstralion kaj Nov-Zelandon.

Biome la Salomonaj pluvarbaroj estas tropikaj humidaj foliarbaroj, komune ankaŭ nomataj tropikaj pluvarbaroj.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 7° 56′ Sudo 157° 56′ Oriento / 7.93 °S, 157.93 °O / -7.93; 157.93 (mapo)