Armenoj en Ukrainio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Armenoj en Ukrainio''' estas etnaj armenoj, kiuj loĝas en Ukrainio. Ili nombras 99 894 laŭ la ukraina censo en 2001. Tamen la lando ankaŭ gastigas kelkajn armen..."
Etikedo: redakto de fonto je 2017
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:11, 23 okt. 2020

Armenoj en Ukrainio estas etnaj armenoj, kiuj loĝas en Ukrainio. Ili nombras 99 894 laŭ la ukraina censo en 2001. Tamen la lando ankaŭ gastigas kelkajn armenajn gastlaboristojn, kiu ankoraŭ ne estas oficiale registrataj. La armena loĝantaro en Ukrainio preskaŭ duobliĝis de post la dissolvo de Sovetunio en 1989, plejparte pro malstabileco en Kaŭkazio. Hodiaŭ Ukrainio havas la 5-an plej grandan armenan komunumon en la mondo.

Frua historio

La armenoj aperis unue en Ukrainio dum la tempo de la Kieva Rus. Dum la 10-a jarcento individuaj armenaj komercistoj, solduloj kaj metiistoj deĵoris en la kortoj de diversaj rutenaj regantoj. Pli granda ondo de armenoj ekloĝis en sudorienta Ukrainio post la falo de la armena ĉefurbo Anio sub la selĝukoj en la 11-a jarcento. Ili alvenis ĉefe al la krimea duoninsulo kaj establis koloniojn en Kaffa, Sudak kaj Solcati. Iliaj nombroj plifortiĝis tra la 12a-15a jarcento de armenoj fuĝantaj de mongolaj invadoj. Tio donis al la duoninsulo la nomon Armenia Maritima en mezepokaj kronikoj. Pli malgrandaj armenaj komunumoj estis establitaj en centra Ukrainio, inkluzive de Kievo, kaj la okcidentaj regionoj de Podolio kaj Galicio, koncentriĝante ĉirkaŭ Lvivo kiu en 1267 iĝis la centro de armena eparkio.

Fine de la 13-a jarcento, kiam membroj de la armena diasporo transloĝiĝis de la krimea duoninsulo al la pola-ukraina landlimo, ili kunportis la armenan-kipĉakan, tjurkan lingvon. Armena kipĉaka de la Kipĉakanoj ankoraŭ estis parolata en la 16-a kaj 17-a jarcentoj inter la armenaj komunumoj ekloĝantaj en la regiono Lvivo kaj Kamianec-Podilskij de nuna Ukrainio.

Post kiam Krimeo falis sub la otomanajn turkojn en 1475 multaj krimeaj armenoj transloĝiĝis plu nordokcidente al la jam florantaj armenaj komunumoj, kiuj iom post iom integris sin en la loka pola loĝantaro konservante sian klaran identecon per la Armena Katolika Eklezio. En la 18-a jarcento Krimeo falis sub influon de la Rusa Imperio, kiu instigis krimeajn armenojn ekloĝi en Rusio kaj granda grupo el ili venis al la urbo Rostov-na-Donu en 1778, dudek jarojn poste Rusio konkeris la duoninsulon por koloniigi ĝin kaj multaj armenoj alvenis de Turkio, establante novajn armenajn koloniojn. Dum la dua mondmilito en 1944 armenoj estis amase deportitaj kune kun grekoj, bulgaroj kaj tataroj kiel "kontraŭsovieta elemento" kaj rajtis reveni nur en la 1960-aj jaroj. Dum sovetia regado armenoj venis kune kun homoj de aliaj sovetiaj regataj nacioj al Ukrainio por labori en la peza industrio situanta en la orientaj regionoj.

Armena komunumo en moderna Ukrainio

Hodiaŭ Donecka provinco posedas la plej grandan nombron da armenoj en Ukrainio (~ 16 000, 0,33% de la loĝantaro). Armenaj komunumoj troveblas ankaŭ en Dnipro, Ĥarkovo, Ĥersono, Kievo, Luhansko, Mikolajivo, Zaporiĵo kaj Odeso, kie la forpasinta ukrain-armena artisto Sarkis Ordjan pasigis la plej grandan parton de sia vivo. La urbo Lvivo estas "spirita ĉefurbo" de armenoj en Ukrainio servanta kiel eparkia sidejo por katolikaj kaj apostolaj preĝejoj, laŭ kiu Ukrainio kiel ununura eparkoparto estas dividita inter ambaŭ. La Armena Katolika Ĉefeparkio de Lvivo ne estas okupata ekde la fino de la dua mondmilito kaj la Armena Apostola Eklezio superregas.

La armenoj daŭre havas historian ĉeeston en Krimeo, kiu restas sub rusa regado ekde la rusa milita interveno en Ukrainio en 2014. La 9 000 armenoj konsistigas 0,43% de la loĝantaro en la areo kaj estas multaj en ĉefaj urbaj centroj kiel Sebastopolo, kie ili konsistas ĉirkaŭ 0,3% de la loĝantaro de la urbo. Hovhannes Aivazovskij, la mondfama armena pentristo vivis kaj laboris sian tutan vivon en la krimea urbo Feodosija.

Multaj armenoj loĝantaj en Ukrainio estis rusigitaj kun ĉirkaŭ duono parolanta la armenan kiel gepatran lingvon, sed pli ol 43% parolas la rusan kaj nur 6% la ukrainan.