5201 Ferraz-Mello
asteroido
5201 Ferraz-Mello estas marsrenkonta asteroido malkovrita la 1-an de decembro 1983 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono).
5201 Ferraz-Mello | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 5201 Ferraz-Mello |
Aliaj nomoj | 1983 XF; 1979 FL4 |
Nomita laŭ | Sylvio Ferraz Mello vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Edward L. G. Bowell |
Dato de malkovro | 1-a de decembro 1983 |
Loko de malkovro | Flagstaff (Arizono, Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono Outer Main Belt vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
503,470 Gm (3,365 AU) 272,772 Gm (1,823 AU) 734,167 Gm (4,908 AU) |
Discentreco | 0,458 |
Meza anomaliangulo | 337,875° |
Klinangulo | 3,285° |
Periodo | 2255,122 tagoj (6,174 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
17,516° |
Argum. de periapsido | 114,554° |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,8 |
Ĝia tre discentra orbito tanĝas ekstere tiun de Marso kaj preskaŭ tanĝas interne tiu de Jupitero : ĝi estas ambaŭe marsrenkonta kaj ano de la ekstera asteroida zono. Ĝi ankaŭ estas unu el la maloftaj asteroidoj en orbita resonanco 2:1 kun Jupitero[1] *
Nomo redakti
Ĝi estis nomita en honoro de la brazila astronomo kaj matematikisto Sylvio Ferraz Mello[2] de la Universitato de San-Paŭlo. Li estas konata pro lia laboro pri la dinamiko de la sunsistemo.
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (5201) Ferraz-Mello (=1983 XF) (el la persona paĝo de Sylvio Ferraz Mello)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
5200 Pamal | 5201 Ferraz-Mello | 5202 Charleseliot |