Aŝaro
En hinda kuirarto, aŝaro[1] (hindie अचार, acār, urdue اچار, acār, bengale আচার, acar) estas spicita peklaĵo de legomoj kaj fruktoj.
Priskribo redakti
La aŝaro estas farata kaj manĝata diversmaniere en Suda Azio (Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Nepalo).
Por aŝaro, oni povas uzi diversajn legomojn aŭ fruktojn. Jen kelkaj ofte uzataj ingrediencoj:
- citrono
- mango, speciale la juna, ne plene dolĉiĝinta kaj tial acida mango
- melongeno
- zingibro
- lotusradiko
- karoto
La legomo aŭ frukto estas peklita en spicoj. Jen kelkaj ofte uzataj spicoj:
Kaj tiel plu.
Tradicie, la aŝaro estas farata dum somero, kaj estas fermentigita en sunlumo dum du semajnoj, kovrita de muslino.
Aŝaro estas ofte uzata en kareoj, por spici viandon.
Etimologio redakti
La nomo devenas per hindaj lingvoj de la persa آچار ācar “peklaĵo”.
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- P., Kshitija. A Brief History Of The Humble Indian Pickle (angle). Culture Trip (2016-11-28).