MAKSAY Albert (makŝai) estis hungara reformita pastro, verkisto, poeto, tradukisto, teologia fakverkisto naskita en Sopron la 7-an de junio 1897 kaj mortinta en Kluĵo la 22-an de junio 1971.

Albert Maksay
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1897 (1897-06-07)
en Sopron
Morto 22-an de junio 1971 (1971-06-22) (74-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Mária Maksay
Okupo
Okupo poeto
vdr

Kariero redakti

Maksay Albert finis teologion en Kluĵo, li studis en Usono orientajn lingvoj en Ĉikago (1923-25). Reveninte li estis profesoro de la reformita teologio (1925-59), li redaktis la gazetojn Kálvinista Világ (1927-28) kaj Református Család (1929-44). Li estis ano de ErIrT, de EME, de Verkista laborkomunumo Helikon, de hungara sekcio de rumania PEN-klubo internacia, ĉefsekretario de Károli Gáspár Irodalmi Társaság, post la dua mondmilito de la Rumanihungara Verkistunuiĝo.

Verkoj redakti

  • A csend dalai (poemoj, Torda 1927);
  • Idegen partok (vojaĝbildoj, Kv. 1935);
  • Kőrösi Csoma Sándor tibettudományi munkássága nyelvészeti és vallástudományi szempontból (klny. az EME 13. vándorgyűlésének emlékkönyvéből, Kv. 1935).

Fontoj redakti