Aleksandro la 4-a (Makedonio)

Aleksandro la 4-a (greke: Ἀλέξανδρος Δ΄; 323–309 a.K.), erare nomita foje en modernaj epokoj EgoAegus,[1] estis la filo de Aleksandro la Granda (nome Aleksandro la 3-a de Makedonio) kaj de Princino Roksano de Baktrio.

Aleksandro la 4-a
Persona informo
Αλέξανδρος Δ'
Naskiĝo
en Babilono
Morto
en Antikva Makedonio
Mortis per veneno vd
Tombo Amfipolis vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Makedonio vd
Familio
Dinastio Argead dynasty vd
Patro Aleksandro la Granda vd
Patrino Roksano vd
Gefratoj Heraklo de Makedonio vd
Edz(in)o Deidamia I of Epirus vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandro la 4-a estis la filo de greka patro, nome Aleksandro la Granda kaj de sogdia persa patrino, Roksano.[2][3][4] Li estis nepo de Filipo la 2-a (Makedonio). Ĉar Roksano estis graveda kiam ŝia edzo mortiĝis kaj oni ne sciis ankoraŭ la sekson de la naskota filo, estis malkonsento inter la makedonaj armeanoj rilate al la ordo de sukcedo. Dum la infanterianoj subtenis la onklon de la bebo, nome Filipo la 3-a (kiu estis malfort-mensa), la ĥiliarko Perdikkas, komandanto de la elitaj kavalerianoj, konvinkis ilin atendi espere ke la naskota filo de Roksano estu vira. La frakcioj interkonsentis, decidante ke Perdikkas regu la imperion kiel regento dum Filipo regu, sed nur kiel figuro sen reala povo. Se la bebo estos vira, tiam li estu reĝo. Aleksandro la 4-a estis naskita en Aŭgusto, 323 a.K.

Referencoj redakti

  1. La eraro estis kaŭzita de moderna misliterumado, ΑΙΓΟΥ por ΑΛΛΟΥ, el la teksto de la verko de Ptolemeo nome "Kanono de reĝoj". Vidu ekz. (1911) Encyclopaedia Britannica. Chugg, Andrew Michael. (2007) The Quest for the Tomb of Alexander the Great. Lulu ĉe Google Books..
  2. Ahmed, S. Z. (2004), Chaghatai: the Fabulous Cities and People of the Silk Road, West Conshokoken: Infinity Publishing, p. 61.
  3. Strachan, Edward kaj Roy Bolton (2008), Russia and Europe in the Nineteenth Century, London: Sphinx Fine Art, p. 87, ISBN 978-1-907200-02-1.
  4. Livius.org. "Roxane." Articles on Ancient History. Retejo laste modifita la 17an de Aŭgusto 2015. Alirita la 29an de Aŭgusto 2016.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti