Aletta Henriëtta Jacobs (naskiĝis la 9-an de februaro 1854 en Sappemeer, mortis la 10-an de aŭgusto 1929 en Baarn) estis nederlanda kuracisto kaj feministo.

Aletta Jacobs
Persona informo
Naskonomo Aletta Henriëtte Jacobs
Naskiĝo 9-an de februaro 1854 (1854-02-09)
en Sappemeer
Morto 10-an de aŭgusto 1929 (1929-08-10) (75-jaraĝa)
en Baarn
Loĝloko Noorderstraat 19
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Regna Universitato de Groningo
Familio
Frat(in)oj Charlotte Jacobs • Eduard Jacobs
Edz(in)o Carel Victor Gerritsen
Parencoj Hans Teengs Gerritsen
Okupo
Okupo kuracisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • pacaktivisto • redaktisto • sufrageto
vdr

Feminista vivo redakti

 
Statuo de Aletta Jacobs antaŭ la universitato en Groningen

Jacobs jam frue batalis por la rajto de virinoj iri al la altlernejo. En 1870 ŝi estis la unua virino kiu estis allasita kiel aŭskultanto al la HBS (Liceo). Unu jaro poste ŝi petis al la liberala ministro Johan Rudolf Thorbecke permeson por studi je la universitato. Ŝi estis akceptita en 1871 kiel studento medicinoj ĉe la Regna Universitato de Groningen, komence por provoperiodo de unu jaro. Thorbecke konsentis sur sia mortlito ke Jacobs ankaŭ faru ekzamenojn. Aletta Jacobs ne estis la unua studento – tiu estis kelkajn jarcentojn pli frue Anna Maria van Schurman – sed tamen la unua kiu sukcese finis universitatan studon. Ŝi trapasis en 1877 kaj 1878 la ekzamenojn por kuracisto kaj fariĝis la unua nederlanda kuracisto. Post la promociiĝo (1879) ŝi eklaboris kiel familia kuracisto en Amsterdamo, kie ŝi havis senpagajn konsulthorojn, gvidis kursojn kaj enkondukis la pesarion kiel kontraŭkoncipilo.

 
Aletta Jacobs

Krom tio Jacobs batalis por la virina balotrajto. Tiel ŝi estis en 1894 kunfondinto kaj ekde 1903 landa pezidanto de la Asocio por Virina Balotrajto (nederlande Vereeniging voor Vrouwenkiesrecht). Ŝi ankaŭ partoprenis en la Tutmonda Alianco de Virinoj (angle International Alliance of Women), per kiu ŝi tutmonde famiĝis. Krom tio ŝi estis membro de la Libera Demokrata Ligo (nederlande Vrijzinnig Democratische Bond).

Jacobs edziniĝis al politikisto Carel Victor Gerritsen (1850-1905) en 1884.

 
Noorderstraat 19 en Sappemeer. Ċi tie loĝis Aletta Jacobs de 1858 ĝis ĉirkaŭ 1874. Ŝi - laŭdire - naskiĝis en la Borgercompagniesterstraat 12.