André Schild

André SCHILD naskiĝis en 1910 en FontainemelonCernier en la kantono Neŭŝatelo (Svisio) kaj mortis la 13-an de julio 1981, vivinte longe en Bazelo. En 1933, li publikigis unu el la fakverkoj, kiuj provis adapti la Aimé-paris-sistemon de stenografio al Esperanto. Li ĉiam parolis perfekte Esperanton.

André Schild
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1910 (1910-08-01)
en Fontainemelon
Morto 13-an de julio 1981 (1981-07-13) (70-jaraĝa)
en Bazelo
Lingvoj InterlingvaoEsperantofrancagermanaOkcidentalo
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo lingvistoesperantisto • interlingvisto • Occidentalist
Verkoj Neolatino (Schild)
vdr

Li estis funkciulo de Universala Esperanto-Asocio en Ĝenevo. Poste li publikigis sian projekton de internacia planlingvo Neo-latin, sed rapide iris en la movadon pro Interlingvao kaj estis kunfondinto kaj unua ĉefsekretario de l' Union Mundial pro Interlingua (28-an de julio 1955 en Tours, Francio) ĝis 1958. Li estis redaktanto de l' unua oficiala organo de UMI, "Circular al cognoscitores e amicos de Interlingua" (unua numero 22-an de februaro 1954), poste de la unuaj numeroj de "Circular al prime membros del UMI" (en la 26-a de majo 1954), "Lista del membros" (aŭgusto 1954), "Union Mundial pro Interlingua (UMI) - bulletin publicate per le Secretariato General" (aŭgusto 1955) kaj de la kvar-numera "Bulletin del Union Mundial pro Interlingua" (oktobro 1954, januaro, marto kaj junio 1955). Li estis lingva redaktoro de la plej vivtenaj "Le Currero del Mundo" (de decembro 1955 ĝis aŭgusto 1957) kaj la "Bulletin de Interlingua" (de septembro 1957 ĝis junio 1959).

Li publikigis manlibron "Interlingua in 20 lectiones" en la franca, itala kaj germana. Li ankaŭ redaktis preskaŭ la tutan tekston de l' "Grande dictionario germano-interlingua".