Anna Szabolcsi [sabolĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabolcsi Anna estas hungara lingvisto, altlerneja instruisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio (2019). Ŝia patrino estis Gertrúd Fischer.

Anna Szabolcsi
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1953 (1953-07-24) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patrino Gertrúd Fischer
Edz(in)o László Sántha
Infano 1
Okupo
Okupo lingvisto
TTT
Retejo https://as.nyu.edu/faculty/anna-szabolcsi.html
https://annaszabolcsi.com
vdr

Anna Szabolcsi[1] naskiĝis la 24-an de julio 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Anna Szabolcsi akiris bakalaŭron en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1976, post 2 jaroj pli altan diplomon M.A. Inter 1976–1990 ŝi laboris en la akademia esplora lingvistika instituto, sed interrompoj okazis en 1983 en en:Max Planck Institute for Psycholinguistics, en 1984 en Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kie ŝi akiris denove MA-diplomon, fine en 1988 ŝi estis en Universitato de Edinburgo pro interŝanĝa programo. En la studjaro 1989 ŝi ankaŭ instruis kiel docento en Universitato Janus Pannonius. Inter 1990 kaj 1998 ŝi instruis en Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso, sed iterrompe ŝi prelegis en 1997 en Jerusalemo kaj kelkfoje ŝi gvidis kursojn en pluraj lokoj. En 1999 ŝi doktoriĝis ĉe la hungara akademio (pli frue ŝi kandidatiĝis en 1987). Ekde 1998 ŝi instruas en Universitato de Novjorko. Ŝi ricevis premiojn inter 1984-1989. Ŝi edziniĝis en 1974 kaj naskis filinon en 1994.

Elektitaj artikoloj redakti

  • Szociolingvisztika (1975)
  • Indefinites in complex predicates (1986)
  • Ways of Scope Taking (1997)
  • Do negative polarity items facilitate the processing of decreasing inferences? (2007)
  • Strict and non-strict negative concord in Hungarian: A unified analysis (2017)

Fontoj redakti

Referencoj redakti