Anthony Albanese

la 31a ĉefministro de Aŭstralio

Anthony Norman ALBANESE (naskiĝis la 2-an de marto 1963) estas aŭstralia politikisto kiu estas la 31-a kaj nuna ĉefministro de Aŭstralio. Li estas la partiestro de la Aŭstralia Laborista Partio ekde la 30-a de majo 2019 kaj parlamentano por Grayndler ekde 1996. Albanese estis la 15-a vicĉefministro de Aŭstralio dum la dua registaro de Rudd en 2013 kaj kabineta ministro en la registaroj de Rudd kaj Gillard de 2007 ĝis 2013.

Anthony Albanese
ĉefministro de Aŭstralio
Persona informo
Anthony Albanese
Naskonomo Anthony Norman Albanese
Naskiĝo 2-an de marto 1963 (1963-03-02) (61-jaraĝa)
en Darlinghurst
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Alma mater Universitato de Sidnejo • St Mary's Cathedral College • University of Sydney Business School vd
Partio Aŭstralia Laborista Partio vd
Subskribo Anthony Albanese
Familio
Edz(in)o Carmel Tebbutt vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Kanbero vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la aŭstralia voĉdonado de 2022, Albanese gvidis sian partion al klara venko kontraŭ la koalicio de la Liberala partio de Scott Morrison kaj la Nacia partio de Barnaby Joyce. Li iĝis la unua aŭstralia ĉefministro havanta ne-anglakeltan familian nomon.

Li studis ekonomikon ĉe la Universitato de Sidnejo; dum tiu periodo li ankaŭ iĝis membro de la Laborista Partio, estante aktiva je la maldekstro de la partio. Nun oni konsideras lin kiel pli centrisma.

Albanese estas de italiana kaj irlanda origino. Li estas nereligia. Li geedzis kun Carmel Tebbutt (kiu estis vicpremiero de Novsudkimrio 2008-2011) en 2000 kaj ili havis unu infanon. Ili eksgeedzis en 2019.

Ekde enoficiĝo, Albanese rapide riparis streĉitajn rilatojn kun Francio, Nov-Zelando kaj kun la insulaj nacioj de la Pacifika Oceano, kiuj kontraŭbatalis la trenadon de piedoj de la antaŭa konservativa registaro en traktado de klimata ŝanĝo.

La leĝpropono pri klimata ŝanĝo de Anthony Albanese, kiu leĝdonas 43%-redukton en karbondioksidaj emisioj de 2005-niveloj ĝis 2030, estis pasigita en la parlamento en septembro 2022. La procento de emisio estas atendita esti nul antaŭ 2050.

En 2023 , li aperis en la ĉiujara Time 100 listo de revuo Time.