Belogorsko (Krimeo)

loĝloko en Krimeo

Bilogirsko (antaŭ 1944 - Karasubazar, ruse Белогорск, ukraine Білогірськ, krime-tatare Qarasuvbazar) estas urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administra centro de la Belogorska distrikto (montrita densblue sur la mapo). La urbo situas ĉe la rivero Bijuk-Karasu 42 km. oriente de Simferopolo. Tra la urbo pasas la vojo, kiu kunligas Simferopolon kun la orienta parto de Krimeo. La rusa kaj ukraina nomoj signifas laŭvorte Urbo kun blankaj montoj, la krime-tatara nomo signifas Bazaro ĉe [rivero] Karasu.

Belogorsko
urbo en Ukrainio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 297600 — 297609
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 16 428  (2016) [+]
Loĝdenso 3 031 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 3′ N, 34° 36′ O (mapo)45.05444444444434.602222222222Koordinatoj: 45° 3′ N, 34° 36′ O (mapo) [+]
Alto 180 m [+]
Areo 5,42 km² ( 542 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Belogorsko (Krimeo)
Belogorsko (Krimeo)
DEC
Belogorsko
Belogorsko
Situo de Belogorsko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bilohirsk [+]
vdr
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Bilogirsko
ruse Белогорск
ukraine Білогірськ
krime-tatare Qarasuvbazar
Apartenas al: Belogorska distrikto
Koordinatoj: 45° 3′ N, 34° 36′ O (mapo)45.05444444444434.602222222222Koordinatoj: 45° 3′ N, 34° 36′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~180 m
Areo: 5,42 km²
Loĝantaro:
— Loĝdenso:
18 400 (laŭ 2006)
3394,83 hom/km²
Poŝtkodoj: 97600 — 97609
Telefonkodo: +380-6559
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Karasubazar (ĝis 1944)

Oficiala paĝaro nekonata

Bilogirsko (Krimeo)
Bilogirsko (Krimeo)
DMS
Bilogirsko
Bilogirsko
Bilogirsko
Situo de Bilogirsko sur la mapo de Krimeo
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri la urbo rilatas al la 13-a jarcento. Dum malfrua mezepoko la urbo estis grava komerca centro sur la vojoj, kiuj kondukis al Eŭpatorio kaj Teodozio. Dum la tempoj de Krimea Ĥanlando la urbo apartenis al grava nobela familio Ŝirin. Kelkfoje (en la jaroj 1624, 1628, 1630, 1675) la urbo estis prirabita fare de kozakoj. En la jaro 1736, kiam la tiama ĉefurbo de Krimeo Baĥĉisarajo estis forbruligita, Karasubazar iĝis rezidejo de ĥano Fetiĥ II Geraj, tamen jam post unu jaro la urbo estis forbruligita fare de rusujaj militistoj.

Antaŭ la ekzilo de krime-tataroj (18-an de majo 1944) Belogorsko estis unu el 3 urboj de Krimeo (kune kun Aluŝto kaj Baĥĉisarajo), kie la krime-tatara loĝantaro estis pli multnombra, ol la alinacia loĝantaro.

En la 19-a ĝis la unua duono de la 20-a jarcento la urbo estis ankaŭ la ĉefa centro de la krimĉaka kulturo (krimĉakoj - tjurka gento, loĝanta en Krimeo), sed dum la germana okupado dum la Dua Mondmilito la tuta krimĉaka loĝantaro estis ekstermita.

Ekonomio redakti

La ĉefa entrepreno - la Belogorska vinfarejo. Estas ankaŭ kelkaj malgrandaj konstru-uzinoj.

En la urbo estas aŭtobusa stacio.

Socia sfero redakti

En la urbo estas 4 bazaj lernejoj, du hospitaloj, kinejo, 2 bibliotekoj, muzika lernejo, regionstuda muzeo; kelkaj preĝejoj, 3 moskeoj.

Nuntempe en la urbo loĝas iom pli ol 18 mil homoj (ĉ. 37% - rusoj, ĉirkaŭ 28% - krime-tataroj, ĉirkaŭ 24% - ukrainoj).

Vidindaĵoj redakti

La urbo ne estas populara turisma centro, tamen eblas mencii la ruinojn de la palaco Taŝ-Ĥan (konstruita en la 15-a jarcento). Proksime al la urbo ĉe la vilaĝo Belaja Skala estas natura monumento - la roko Ak-Kaja (Blanka Roko).


La loĝlokoj de la Belogorska distrikto

Urboj Belogorsko
Urbotipaj loĝlokoj Zujo
Vilaĝoj: AleksandrovkaAleksejevkaAnnovkaAromatnojeBalanovoBalkiBarabanovoBelaja SkalaBogatojeCvetoĉnojeĈeremisovkaĈernopoljeGorlinkaGolovanovkaDivnojeDolinovkaDozornojeĤlebnojeJabloĉnojeJakovlevkaJelenovkaKarasjovkaKizilovkaKirpiĉnojeKrasnaja SlobodaKrasnogorskojeKrasnosjolovkaKrivcovoKrimskaja RozaKriniĉnojeKurortnojeKurskojeLitvinenkovoLeĉebnojeLugovojeMalinovkaMeĵgorjeMeleĥovoMelniĉnojeMelnikiMiĉurinskojeMironovkaMuromskojeNekrasovoNiĵnije OreŝnikiNovoaleksandrovkaNovogrigorjevkaNovoĵilovkaNovokljonovoOpitnojePavlovkaPĉelinojePetrovoPovorotnojeProlomRadostnojeRodnikiRusakovkaRusskojeSennojeSevernojeSinekamenkaTopoljovkaTurgenevoUĉebnojeUdarnojeUkrainskojeUljanovkaVasiljevkaVerĥnije OreŝnikiViŝennojeViŝnjovojeVladimirovkaZareĉjeZelenogorskojeZemljaniĉnojeZibini
Loĝloketoj OvraĵkiPaseĉnoje