- La mallongigo SO en Bibern SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bibern..

Bibern estas iama komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2014 parto de la nova komunumo Buchegg en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 250 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Bibern
Blazono de Bibern
Blazono de Bibern
Blazono de Bibern
former municipality of Switzerland
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Buchegg
Geografia situo CH1903: 601495 / 221806 (mapo)47.1472222222227.4583333333333Koordinatoj: 47° 9′ N, 7° 27′ O; CH1903: 601495 / 221806 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 250
Areo 2,99 km²
Alteco 512 m super marnivelo
Poŝtkodo 4578
Mapo de Bibern
Mapo de Bibern
Mapo de Bibern
vdr

Geografio redakti

Bibern situas ĉe la norda flanko de la montoĉeno Bucheggberg proksimume 9 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno en la tiel nomita valo de Bibern, tra kiu fluas la samnoma rivereto, kiu sude de Kräiligen sur la teritorio de la iama komunumo Bätterkinden alfluas al Emme. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,99 km², de kiuj 30% estas kovritaj de arbaro, 61,9% servas por agrikulturo kaj 8,0% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La iama komunumo Bibern limis en nordoriento al Leuzigen (BE), en oriento al Tscheppach, en sudo al Hessigkofen, en sudokcidento al Gossliwil, en okcidento al Rüti ĉe Büren (BE), kaj en sudokcidento al Arch (BE).

Trafiko redakti

Tra Bibern pasas de oriento al okcidento la vojo de Lüterkofen al Gossliwil, kaj de nordo al sudo la vojo n-ro 1308 de Mühledorf al Arch. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 5 kilometrojn norde apud Arch. Per la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Lohn-Lüterkofen al Schnottwil kaj per la taksibuso Bucheggberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bibern datiĝas el la jaro 1366 kiel Bibron. Estis trovitaj diversaj objektoj el neolitiko kaj la romia epoko. Dum mezepoko Bibern apartenis al la Senjorujo Buchegg, kiu estis parto de la kampargrafejo Etburgonjo kaj fariĝis en la jaro 1391 havaĵo de la urbo Soloturno. Ĝis 1798 la malalta jurisdikcio apartenis al la soloturna tribunalo de Aetingen, dum la supera jurisdikcio apartenis al la berna kampartribunalo Zollikofen. [2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Bibern

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti