Rüti ĉe Büren
Rüti ĉe Büren (en la germana lingvo Rüti bei Büren) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 833 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Rüti ĉe Büren | |
---|---|
Blazono de Rüti ĉe Büren | |
Preĝejo de Rüti ĉe Büren | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Seeland |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Büren |
Koordinatoj | 47° 9′ 10″ N 7° 24′ 20″ O / 47.15278 °N, 7.40556 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 10″ N 7° 24′ 20″ O / 47.15278 °N, 7.40556 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 833 |
Areo | 6,51 km² |
Alteco | 437 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3295 |
Komunumkodo | 0393 |
Mapo de Rüti ĉe Büren | |
Geografio
redaktiRüti ĉe Büren situas en nordoriento de la Berna Lagolando ĉe la norda flanko de la montoĉeno Bucheggberg, 20 kilometrojn oriente de la urbo Bielo kaj 10 sudokcidente de la urbo Soloturno. La nordokcidentan limon de la komunumo formas la rivero Aro. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Rüti ĉe Büren la seteloj Archmatte, Weid, Buuchi kaj Bürholzstücki. Tra la komunumo fluas la rojo Rütibach, kiu fontas sur Bucheggberg kaj en nordo de la komunumo alfluas al Aro. En la arbaro de Rüti en sudoriento de la komunumo troviĝas restaĵoj de granda mezepoka frotikaĵo kun ringmuro, la tiel nomita Tüfelsburg (Diabla Burgo).[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,51 km², de kiuj 37,8% estas kovritaj de arbaro, 49,0% servas por agrikulturo kaj 9,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Rüti ĉe Büren limas en nordo al Grenchen (SO), en nordoriento al Arch, en oriento al Buchegg (SO), en sudoriento al Gossliwil, en sudo al Oberwil ĉe Büren, kaj en okcidento al Büren ĉe Aro.
Trafiko
redaktiTra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Soloturno al Büren ĉe Aro, krome la vojo n-ro 1309 kondukuas al Oberwil ĉe Büren. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas proksimume 6 kilometrojn okcidente apud Büren. La trajnlinio de Soloturno al Büren ĉe Aro, kiu pasas tra Rüti ĉe Büren ekde la 1990-aj jaroj ne plu estas uzata por persona transporto. La konekto al la publika transportreto funkcias per buslinioj al Soloturno, Grenchen kaj Büren ĉe Aro.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Rüti ĉe Büren datiĝas el la jaro 1185 kiel in litore Ruthi. Indikoj pri fruaj setlejoj estas trovitaj objektoj el la neolitiko, la tombomonteto el la Hallstatt-epoko en la arbaro de Rüti, la restaĵoj de romia bieno kaj romiaj murrestaĵo sub la preĝejo. Dum mezepoko Rüti ĉe Büren apartenis al la Senjorujo Strassberg, kiu kiu ĝi en la jaro 1388 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno kaj en la jaro 1393 estis atribuita al la Voktejo Büren.[3]
Personecoj
redakti- Samuel Schmid, de 2001 ĝis 2008 membro de la Federacia Konsilio de Svislando, naskiĝis la 8-an de januaro 1947 en Rüti ĉe Büren.
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj signifoj de Rüti
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Rüti ĉe Büren – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)