Binali Yıldırım

Binali YILDIRIM (naskiĝis la 20-an de decembro 1955 en Refahiye) estas turka politikisto kiu estas ekde majo 2016 gvidanto de la partio Adalet ve Kalkınma Partisi (Partio de Justeco kaj Disvolviĝo) (AKP) kaj ministroprezidento de la Turka Respubliko. [1]. Li estas fondanta membro de la partio kaj lastfoje aktiviĝis en la Tria Kabineto de Davutoğlu kiel Ministro pri transportoj.

Binali Yıldırım
Persona informo
Binali Yıldırım
Naskiĝo 20-a de decembro 1955
en Turkio Refahiye
Religio islamoAlevoj vd
Lingvoj turka vd
Ŝtataneco Turkio vd
Alma mater Istanbula Teknika Universitato vd
Partio Adalet ve Kalkınma Partisi
Subskribo Binali Yıldırım
Familio
Infanoj Erkam Yildirim • Bulent Yildirim vd
Profesio
Okupo politikisto • marine engineer • inĝeniero vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ministroprezidanto de Turkio
Dum 24-a de majo 2016
Prezidento Recep Tayyip Erdoğan
Antaŭulo Ahmet Davutoğlu
Gvidanto de Adalet ve Kalkınma Partisi
Dum 22-a de majo 2016
Antaŭulo Ahmet Davutoğlu
Ministro pri transporto, maritimo kaj komunikado
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero en ŝipkonstruado redakti

Binali Yıldırım vizitis la İstanbul Teknik Üniversitesi (Istanbulan Teknikan Universitaton) kaj studis ŝipkonstruadon. Poste li aktiviĝis ĉe la World Maritime University en Malmö kiel asistanto kaj kunlaboranto de la esploro. Yıldırım laboris ĉe la Camialtı-ŝipkonstruejo kaj diversaj gvidantaj pozicioj en la ŝipkonstruado, kiel la Istanbul Sea Buses Company (IDO) ekde 1994 ĝis 2000. [2].

Politika kariero redakti

Kiel gvidanto de la IDO li rilatiĝis kun Recep Tayyip Erdoğan, la urbestro de Istanbulo ekde 1994 ĝis 1998. Kune ili ellaboris novajn politikajn ideojn, konstruis la politikon sur konservativa demokrata bazo kaj finfine, en 2001, ili establis la novan partion Adalet ve Kalkınma Partisi (Partio de Justeco kaj Disvolviĝo). [3]. Post la rapida sukceso de la AKP, Yıldırım estis unufoje selektita kiel parlamentano de la Unua Restrikto de Istanbulo en 2002 kaj reelektita en 2007 en la parlamentaj elektoj. Li ankaŭ aktiviĝis kiel ministro pri transporto ĉe la Unua Kabineto de Erdoğan. Por konkurenci kiel parlamentanto de Izmir, li forlasis sian pozicion kiel ministro pri transporto en 2011. Ĉe la lokaj elektoj en 2014 li kandidatiĝis kiel urbestro de Izmir sed malsuperis al la posedanto de ĉi tiu ofico, Aziz Kocaoğlu. Pro la malvenko li reprenis sian pozicion kiel ministro pri transporto ĉe la Tria Kabineto de Davutoğlu. [4].

Ministroprezidento, 2016-2018 redakti

Identifigita kiel unu el la plej lojalaj subtenantoj de Recep Tayyip Erdoğan kiu planas restrukturi Turkion en prezidanta respubliko, li estis post la retiriĝo de Davutoğlu elektita kiel nova ministroprezidento kaj gvidanto de la AKP. La 22-an de majo 2016, li prenis tiun postenon. [5].

2019-nuna redakti

Post la malvenko ĉe la lokaj elektoj en 2014, li kandidiĝis denove kiel urbestro en 2019. Tamen lia konkuranto Ekrem İmamoğlu, de la CHP partio, preterpasis lin.[6].

Referencoj redakti

  1. AKP wählt Yildirim zum neuen Chef und Ministerpräsidenten (artikolo ĉe SPIEGEL Online, vizitita la 31-an de majo 2016)
  2. Binali Yıldırım, a ‘man of projects’ (artikolo ĉe hurriyetdailynews.com, vizitita la 31-an de majo 2016)
  3. turke Binali Yıldırım kimdir? (artikolo ĉe NTV.tr, vizitita la 31-an de majo 2016)
  4. angle Turkey politics: Erdogan ally Yildirim nominated as PM (artikolo ĉe BBC News, vizitita la 31-an de majo 2016)
  5. turke Binali Yıldırım başbakanlık görevini devraldı (artikolo ĉe Milliyet.com, vizitita la 31-an de majo 2016)
  6. angle Opposition Candidate Elected Istanbul Mayor in Local Vote (artikolo ĉe Globe Post Turkey, vizitita la 29-an de majo 2019). Arkivigite je 2019-04-01 per la retarkivo Wayback Machine,