Brakpan estas grandurbo (antaŭurbo de Johanesburgo) en Sud-Afriko, en provinco Ĥaŭtengo.

Brakpan
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 1541 • 1540
Demografio
Loĝantaro 73 080  () [+]
Loĝdenso 400 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 14′ S, 28° 22′ O (mapo)-26.23527777777828.37Koordinatoj: 26° 14′ S, 28° 22′ O (mapo) [+]
Alto 1 631 m [+]
Areo 182,81 km² (18 281 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Brakpan (Sud-Afriko)
Brakpan (Sud-Afriko)
DEC
Brakpan
Brakpan
Situo de Brakpan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brakpan [+]
vdr
Brakpan situas oriente de Johanesburgo

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Brakpan situas sur montaro Witwatersrand en la norda parto de la lando en proksimeco de Johanesburgo. Benoni troviĝas 7, Boksburg 12, Johannesburg 29, Pretorio 60, Krugersdorp 62, Durbano 479, Port Elizabeth 901, Kaburbo 1282 km.

Historio redakti

En 1888 oni trovis karbon, kies minado tuj komenciĝis. Pro tio oni konstruis fervojon, kiu faris la necesajn ligojn. En 1905 ankaŭ orominado komenciĝis. Ĝis 1912 Brakpan estis antaŭurbo de Benoni, poste municipo kaj proklamita kiel urbo. Granda striko de ministoj okazis en 1922.

Ekonomio redakti

Pro minado de karbo la britoj konstruis centralon. Eĉ tramo trafikis inter la centralo kaj Johanesburgo.

Klimato redakti

Brakpan havas subtropikan klimaton. En januaro la temperaturo estas averaĝe 26  °C, en junio 16  °C. Junie estas vintro, tiam malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas po 713 mm, precipe somere pluvas.

Fontoj redakti