Chantilly

komunumo en la departemento Oise de Francio

Chantilly [ʃɑ̃tiji] estas franca komunumo en la departemento Oise, en la regiono Pikardio. Ĝi havis 10 876 loĝantojn en la jaro 2010[1].

Chantilly
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Pikardio
Departemento Oise
Arondismento Senlis
Kantono Chantilly
Komunumaro Communauté de communes de l'aire cantilienne
Urbestro Éric Woerth (2008–2014)
Insee-kodo 60141
Poŝtkodo 60500
Demografio
Loĝantaro 10 876 (2010)
Loĝdenso 671,8 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 49° 11′ N, 2° 28′ O (mapo)49.186942.46083Koordinatoj: 49° 11′ N, 2° 28′ O (mapo)
Alteco 35 ĝis 112 m
Areo 16,19 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Pikardio

Chantilly (Pikardio)
Chantilly (Pikardio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Chantilly (Francio)
Chantilly (Francio)
DEC
Map
vdr

Chantilly estas fama pro sia kastelo.

La kastelo de Chantilly


Geografio redakti

 
La stacidomo Chantilly - Gouvieux

Chantilly troviĝas en la sudo de la departemento Oise, ĉe la rivero Nonette (alfluanto de Oise), apud la arbaro de Chantilly, proksimume 38 km norde de Parizo, 38 km sudoriente de Beauvais kaj 36 km sudokcidente de Compiègne.

La najbaraj komunumoj estas Saint-Maximin norde, Vineuil-Saint-Firmin nordoriente, Avilly-Saint-Léonard oriente, Pontarmé kaj Orry-la-Ville sudoriente, Coye-la-Forêt sude, Lamorlaye sudokcidente kaj Gouvieux okcidente.

Chantilly havas stacidomon, kiu ebligas iri al Parizo per RER D kaj TER.

 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Vidindaĵoj redakti

En la Kastelo de Chantilly estas instalita la Muzeo Condé, kaj ĉirkaŭ 250 000 vizitantoj venas al la muzeo ĉiujare.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Insee. Populations légales 2010 - 60141-Chantilly (france). Alirita la 14-an de marto 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti