Charles Verax
Charles VERAX [veraks], (pseŭdonimo Karlo Verks) (naskiĝis la 28-an de februaro 1873 en Parizo - mortis en 1943) estis franca fotografisto, esperantisto kaj la plej grava Esperanta terminologo de la epoko antaŭ la unua mondmilito.
Charles Verax | |
---|---|
Foto de 1906 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1873 |
Morto | 30-an de novembro 1942 (69-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Verax esperantistiĝis en 1902. Per longa kunlaborado en Internacia Scienca Revuo li akiris kompetentecon pri teknika terminaro, kaj fariĝis specialisto en tiu afero. Li fondis kaj redaktis Foto-revuon (1906-1909) kaj Sciencan Gazeton (1912-1914). Ekde 1909 Verax estis membro de la Lingva Komitato, ekde 1911 direktoro de la Komisiono por teknika lingvo.
Adreso 1914 35 B-d Arago, Paris XIII (laŭ Germana Esperantisto)
Verkoj (elekto) redakti
- Elementa Fotografa Optiko, originale verkita en Esperanto, Paris : 1906 Presa Esperantista Societo (skanita de Google, serĉebla, ne plene atingebla)
- Densigo kaj heligo de la negativaj kliŝoj fotografaj , 1904
- La fotografa rivelado en: Internacia Scienca Revuo Paris, 1904. - [1] (1904), 1, S. 15 - 22
- La konsisto de fotografaparato , en: Internacia Scienca Revuo Paris, 1904. - [1] (1904), 6, S. 174 - 178
- Nova procedo de fotografado kun koloroj Internacia Scienca Revuo- Paris, 1904. - [1] (1904), 9, S. 260 - 262
- Ŝraŭbo, ŝraŭbaĵo kaj ŝraŭbigilo en: Internacia scienca revuo. - Paris, 1904. - [1] (1904), 8, S. 244 - 245
- Reguligo de l'vojiraj kompasoj, traduko de Dary, Georges en: Internacia Scienca Revuo- Paris, 1904. - [1] 10, p. 295 - 298
- Vocabulaire français-Espéranto des termes technologique des termes les plus employés en photographie et dans ses rapports avec la chimie, la physique et la mécanique , 1907
- Vocabulaire Technique et Technologique Français-Esperanto par CH. VERAX, Librairie HACHETTE et Cie, 79 Boulevard Saint-Germain, PARIS 1908
- Enciklopedia Vortareto Esperanta kun franca traduko kaj difinoj en Esperanto, 1910.
- Propono pri Terminologiaj Fundamentaj Principoj por la Scienca Lingvo en Esperanto. En: Scienca Gazeto - Terminologia Fako 1a jaro 1912, n-ro 2-3, p. (9)
La Enciklopedio de Esperanto en 1934 juĝas: "Tiuj du "vortaretoj" [laste menciitaj] fakte estas gravaj kaj fundamentaj verkoj por studo de teknikaj vortoj".
Recenzoj redakti
Pri Elementa Fotografa Optiko
|
Bibliografio redakti
- Lapenna, Ivo: Esperanto en Perspektivo, p. 140, Verax (1873-1943) - de ĉi tie devenas informo pri la mortodato. La libro estas elŝutebla ĉe Lapenna, Ivo : Esperanto en Perspektivo
Eksteraj ligiloj redakti
- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Charles Verax en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2015-03-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri Charles Verax en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Enciklopedio de Esperanto/V en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
Bildaro redakti
-
Librokovrilo de Vocabulaire Technique et technologique Français-Esperanto.
-
Librokovrilo de Elementa Fotografa Optiko.