Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1984

La fina parto de la 7-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1984) okazis inter la 12-a kaj la 27-a de junio 1984 en sep urboj de Francio.

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1984
UEFA EURO 1984
Emblemo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1984
Turniraj detaloj
Loko  Francio
Datoj 12-a ĝis 27-a de junio 1984
Teamoj
Ejoj (en 7 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Francio Francio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Hispanio Hispanio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 15
Goloj 41  (2,73 matĉe)
Spektantoj 601 404  (40 094 matĉe)
Golreĝo(j) Francio Michel Platini
(9 goloj)
vdr

La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 8 landoj konkursis en 2 grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restis la du plej bonaj, do entute 4 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludis po du teamoj el tiuj 4, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la duonfinalo), kaj la gajnintoj el la duonfinalo komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 27-a de junio 1984 en Parizo.

Por la 15 matĉoj en sume 7 stadionoj estis venditaj entute pli ol sescent mil da enirbiletoj.

La sep urboj kaj stadionoj, kiuj gastigis la matĉojn, estis

urbo stadiono kapacito
Lens Stade Félix-Bollaert 51 098
Liono Stade Gerland 51 860
Marseille Stade Vélodrome 56 300
Nantes Stade de la Beaujoire 52 000
Parizo Parc des Princes 48 360
Saint-Étienne Stade Geoffroy-Guichard 52 213
Strasburgo Stade de la Meinau 54 550

Eksteraj ligiloj redakti