Elektronika sporto

Elektronika sporto (profesia videoludadoesports angle), estas formo de konkura agado per videoludoj. La vorto "sporto" estas pruntoprenita el tradiciaj fizikaj sportoj, kiuj kunhavas multajn similaĵojn, kiel konkurado, profesiaj ludistoj, teamoj, granda fizika kaj mensa sindediĉo, grandaj eventoj kaj spektantaroj, ktp.

Elektronika sporto
speco de sporto • amuzo
sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
The International, granda ĉiujara turniro por la ludo Dota 2. Ĉi tiu estas en 2014, en Seatlo

La tipoj de videoludoj, kiuj estas plej ofte ligitaj al elektronika sporto estas batalaj ludoj (kiel Super Smash Bros.), pafaj videoludoj (kiel Counter-Strike: Global Offensive), plurludantaj retaj arenoj (kiel League of LegendsDota 2) kaj Realtempaj strategiaj videoludoj (kiel StarCraft II: Wings of Liberty). Famaj videoludaj turniroj kiel The International, League of Legends World Championship, Battle.net World Championship Series, Evolution Championship Series, kaj Intel Extreme Masters rekte elsendas siajn eventojn (ekzemple per Twitch.tv), kaj ofte havas plurajn centmilojn de spektantoj kaj povas gajnigi centmilojn de dolaroj al la venkintaj ludistoj.

La industrio de elektronikaj sportoj rapide disvolviĝas. Ĝi estas plej granda en Ĉinio, Sud-Koreio kaj Usono. En 2017, la totala produktovaloro de la ĉina industrio de elektronika sporto estas pli ol 50 miliardoj da juanoj, kaj ĝi pli kaj pli integriĝas kun la industrio de kulturokreado.[1]

Referencoj redakti