Eloy Gonzalo, surnomata La Heroo de Kaskoro (n. en Madrido, 1-an de decembro 1868 – m. en Matanzas, Kubo, 18-an de junio 1897) estis hispana soldato distingita dum la Hispana-usona milito.

Eloy Gonzalo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1868 (1868-12-01)
en Madrido
Morto 17-an de junio 1897 (1897-06-17) (28-jaraĝa)
en Matanzas
Tombo Mausoleum in Honor of the Heroes of Cuba and the Philippines
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo soldato
vdr
Statuo pri Eloy Gonzalo en Pul-bazaro de Madrido.

Biografio redakti

Orfa, li kreskis en la trovitejo de Madrido. Li estis sendita al Regimento de Infanterio María Cristina no. 63, en la urbo Puerto Príncipe, provinco Camagüey kie li alvenis en novembro 1895.

La 22-an de septembro de 1896 aro da pli-malpli tri mil ribeliĝintoj komanditaj de Máximo Gómez kaj Calixto García, ĉirkaŭis la etan vilaĝon Kaskoro, proksime al Puerto Príncipe.

La 26-an de septembro la kondiĉo de la hispana taĉmento estis tiel implikita, ke la sola solvo estis dissaltigi kabanon el kiu la atakantoj kaŭzis grandajn damaĝojn al la garnizono.

Eloy Gonzalo prezentiĝis kiel voluntulo por fajrigi la pozicion de la kubaj ribeliĝintoj. Legendo diras, ke li petis eliri per kordo ligita al sia korpo por, en la okazo, ke li falos, li povus esti rekuperita. Tiel, armita kun sia fusilo kaj petrolujo, kaj ligita per kordo, traglitis al malamikaj pozicioj, ekbruligis ilin kaj revenis sendamaĝa al taĉmento, kiu estis liberigita post kelkaj tagoj de hispana kolono komandita de la generalo Adolfo Jiménez Castellanos.

Eloy Gonzalo partoprenis multajn aliajn militajn agojn, estis premiita per la Arĝenta Kruco al la Militista Merito, pensiita per 1,50 pesetoj monate. Tamen, li mortis en la Militista Hospitalo de Matanzas pro malsano. Liaj restaĵoj estis revenigitaj al Hispanio kaj staras en maŭzoleo de la Tombejo de la Almudeno de Madrido apud aliaj pereintoj dum la militoj en Kubo kaj Filipinoj.

 
Statuo pri Eloy Gonzalo en Pul-bazaro de Madrido.
 
Skulptaĵo pri Eloy Gonzalo en San Bartolomé de Pinares, kie ŝajne li iom vivis junaĝe.

La mito de la heroo redakti

La gesto de Eloy Gonzalo milite ne estis tre grava. Tamen, la bildo de la heroo de Kaskoro famiĝis en Madrido, eble pro sia kondiĉo de trovita infano kaj pro la bezono pri glori ago de unupersona heroeco en milito.

En la jaro 1897 la Madrida Urbodomo decidis omaĝi tiu heroon. Por tio, dediĉis straton (strato Eloy Gonzalez) kaj starigis statuon en placo de la populara Pulbazaro El Rastro. La statuo estis skulptita de la segovia Aniceto Marinas kaj inaŭgurita en 1902 de la reĝo Alfonso la 13a. Temas pri statuo ege priskriba, kiu montras kutiman soldaton, kun surŝultra fusilo, portante kordon kaj petrolujon. Poste, municipa akordo en 1913 nomigis tiun placo kiel Nicolás Salmerón, nomo kiu daŭris ĝis la populareco de la heroo kaŭzis la nunan nomadon, Placo de Kaskorro.

Eksteraj ligiloj redakti