Filipina Revolucio

La Filipina Revolucio (en angla: Philippine Revolution; en filipina: Himagsikang Pilipino; en hispana: Revolución FilipinaGuerra de Filipinas), nomita ankaŭ Tagaloga milito (en angla Tagalog War; en filipina: Digmaang Tagalog; en hispana: Guerra Tagala aŭ plej ofte Guerra de Filipinas)[1] estis revolucio kaj posta armita konflikto luktata inter la popolo kaj la insurekciantoj de Filipinoj kaj la hispanaj koloniaj aŭtoritatoj de la Hispana Azi-Oceanio, de la Hispana Imperio (Reĝlando Hispanio).

Foto de la fino de la 19a jarcento de filipinaj Katipuneros.
Foto de la fino de la 19a jarcento de la estroj de la Propaganda Movado: José Rizal, Marcelo H. del Pilar kaj Mariano Ponce. Foto farita en Hispanio en 1890.

La Filipina Revolucio startis en aŭgusto 1896, kiam la hispanaj aŭtoritatoj malkovris Katipunan, nome kontraŭ-kolonia sekreta organizo. Katipunan, estrita de Andrés Bonifacio, ekinfluis multajn filipinanojn. Dum amaskunveno en Kalookano, la estroj de Katipunan organizis sin en revolucia registaro, nomis la ĵus establitan registaron "Haring Bayang Katagalugan" (Tagaloga Respubliko), kaj malferme deklaris tutlandan armitan revolucion.[2] Bonifacio alvokis al atako al la ĉefurbo Manilo. Tiu atako malsukcesis; tamen, la ĉirkaŭaj provincoj ekribelis. Partikulare, ribeluloj en Kavito estritaj de Mariano Álvarez kaj Emilio Aguinaldo (kiuj estis el du diferencaj frakcioj de Katipunan) sukcesis atingi gravajn venkojn. Lukto por la povo inter revoluciuloj rezultis en la morto de Bonifacio en 1897, kaj la estreco venis al Aguinaldo, kiu regis la la ĵus formitan revolucian registaron. Tiun jaron, la revoluciuloj kaj la hispanoj subskribis la Pakton de Biak-na-Bato, kiu provizore malpliigis la konfliktojn. Aguinaldo kaj aliaj filipinaj oficiroj ekziliĝis en la kolonio Brita Hongkongo en suda Ĉinio. Tamen, la bataletoj ne komplete haltis.[3]

La 21an de aprilo, 1898, post la vrako de la usona Kirasŝipo Maine en la haveno de Havano kaj antaŭ la militdeklaro de la 25a de aprilo, Usono lanĉis navigan blokadon de la hispana kolonio de la insulo Kubo, ĉe la suda marbordo de la duoninsulo Florido. Tiu estis la unua militago de la Hispan–usona milito de 1898.[4] La 1an de majo, la Azia Skadro, sub regado de komodoro George Dewey, akre atakis la Hispanan Ŝiparmeon en la Batalo de la Manila Golfo, efektive ekkontrolante Manilon. La 19an de majo, Aguinaldo, neoficiale alianciĝis kun Usono, revenis al Filipinoj kaj pluigis atakojn kontraŭ la hispanoj. Ĉirkaŭ junio, la ribeluloj ekkontrolis preskaŭ la tutan landon, kun la escepto de Manilo. La 12an de junio, Aguinaldo disvastigis la Filipinan Deklaron de Sendependeco.[5] Kvankam tio signifis la finan daton de la revolucio, nek Hispanio nek Usono agnoskis la filipinan sendependecon.[6]

La hispana regado de Filipinoj oficiale finis per la Traktato de Parizo de 1898, kiu estis ankaŭ la fino de la Hispan–usona milito. En la traktato, Hispanio lasis la kontrolon de Filipinoj kaj de aliaj teritorioj al Usono.[7] Estis malforta paco ĉirkaŭ Manilo, kun la usonaj fortoj kontrolantaj la urbon kaj la pli malfortaj filipinaj forroj ĉirkaŭ ili.

La 4an de februaro, 1899, en la Batalo de Manilo, eksplodis luktado inter filipinaj kaj usonaj fortoj, kio estis la komenco de la Filipin–usona milito. Aguinaldo tuj ordonis "ke paco kaj amikaj rilatoj kun la usonanoj estis rompitaj kaj ke tiuj lastaj estu traktitaj kiel malamikoj".[8] Junie 1899, la ĵusnaskita Unua Filipina Respubliko formale deklaris militon kontraŭ Usono.[9][10]

Filipinoj ne estis internacie agnoskita sendependa ŝtato ĝis 1946.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Alexander M. Bielakowski (2013). Ethnic and Racial Minorities in the U.S. Military: A-L. ABC-CLIO. p. 204. ISBN 978-1-59884-427-6.
  2. Guererro, Milagros; Encarnacion, Emmanuel; Villegas, Ramon (1996), "Andres Bonifacio and the 1896 Revolution", Sulyap Kultura, National Commission for Culture and the Arts, 1 (2): 3–12, arkivita el la originalo la 2010-11-15, alirita la 21an de junio 2020.
  3. Custodio & Dalisay 1998.
  4. Newton-Matza, Mitchell (Marto 2014). Disasters and Tragic Events: An Encyclopedia of Catastrophes in American History. ABC-CLIO. p. 165.
  5. Marshall Cavendish Corporation (2007). World and Its Peoples: Malaysia, Philippines, Singapore, and Brunei. Marshall Cavendish. p. 1181.
  6. Wesling, Meg (2011). Empire's Proxy: American Literature and U.S. Imperialism in the Philippines. NYU Press. p. 39.
  7. Custodio & Dalisay 1998.
  8. Halstead 1898, p. 318
  9. Kalaw 1927, pp. 199–200
  10. Pedro Paterno's Proclamation of War, MSC Schools, Philippines, 2a de junio, 1899, alirita la 21an de juno 2020.

Bibliografio redakti