Fontaines-sur-Grandson

komunumo de Svislando

Fontaines-sur-Grandson estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 148 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Fontaines-sur-Grandson
Blazono de Fontaines-sur-Grandson
Blazono de Fontaines-sur-Grandson
Blazono de Fontaines-sur-Grandson
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 50′ 7″ N 6° 37′ 10″ O / 46.83528 °N, 6.61944 °O / 46.83528; 6.61944 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 7″ N 6° 37′ 10″ O / 46.83528 °N, 6.61944 °O / 46.83528; 6.61944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 148
Areo 7,85 km²
Alteco 563 m super marnivelo
Poŝtkodo 1421
Komunumkodo 5557
Mapo de Fontaines-sur-Grandson
Mapo de Fontaines-sur-Grandson
Situa mapo de Fontaines-sur-Grandson
vdr

Geografio redakti

La komunumo Fontaines-sur-Grandson situas en la Ĵurasa Montaro nordokcidente de la Lago de Neŭŝatelo kaj etendiĝas de la suda ĵurasa deklivo ĝis al la norda flanko de la montarĉeno de Chasseron. La komunumo konsistas el la vilaĝo Fontaines kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,85 km², de kiuj 44,2% estas kovritaj de arbaro, 53,0% servas por agrikulturo kaj 2,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Fontaines-sur-Grandson limas en nordo al Val-de-Travers (NE), en nordoriento al Mauborget, en oriento al Tévenon, en sudoriento al Champagne, en sudo al Fiez, en sudsudokcidento al Giez, en sudokcidento al Novalles, en okcidento al Grandevent, en nordokcidento al Bullet, kaj en nordnordokcidento al montara eksklavo de Fiez.

Trafiko redakti

Fontaines-sur-Grandson situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Vuitebeuf al Champagne en sudo kaj de Mauborget al Bullet sur la ĵurasa altebenaĵo. De la vilaĝocentro de Fontaines ankaŭ kondukas montara vojo al Grandevent. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 3 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Grandson. Pere de la poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Bains al Mauborget la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Fontaines-sur-Grandson datiĝas el la jaro 1011 kiel Fontanes. En la jaro 1011 Reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo donacis Fontaines al la Monaĥejo Romainmôtier. Sub la berna regado ek de la Batalo de Grandson en la jaro 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la vilaĝo apartenis al la Voktejo Grandson. Post la reformacio en la jaro 1536 la vilaĝo estis atribuita al la majorejo Fiez. En la jaro 1730 Fontaines disiĝis de Fiez kaj fariĝis memstara komunumo, kiun gvidis komunuma asembleo. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti