Francis Lubbock

usona politikisto kaj estro de Teksaso dum la Usona Enlanda Milito

Francis Richard Lubbock (16-a de oktobro 1815 - 22-a de junio 1905) estis estro de Teksaso dum la Usona Enlanda Milito.

Francis Lubbock
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1815 (1815-10-16)
en Beaufort
Morto 22-an de junio 1905 (1905-06-22) (89-jaraĝa)
en Aŭstino
Tombo Texas State Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Francis Lubbock
Profesio
Okupo politikistoentreprenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskita en Beaufort, Suda Karolino, Lubbock estis komercisto en Suda Karolino antaŭ movado al Teksaso en 1836. Dum la periodo de la Respubliko de Teksaso, Prezidento Sam Houston nomis Lubbock esti kontrolisto.

En 1857 Lubbock elektiĝis Vic-Ŝtatestro de Teksaso kiel Demokratulo sed malsukcesis en sia re-elekta provo de 1859. Post la Konfederacia secesio en 1861, Lubbock gajnis la ŝtatestecon de Teksaso. Dum lia servodaŭro li subtenis Konfederacian konskripton, penante konskripcii ĉiujn korposanajn virojn, inkludantajn rezidantajn fremdulojn en la Konfederacian Armeon.

Post la oficoperiodo finis en 1863, li aliĝis al la militistaro kaj nomiĝis al ofico de leŭtenanta kolonelo servante sub Majora Generalo John Bankhead Magruder. Antaŭ 1864, Lubbock promociiĝis al adutanto por Jefferson Davis. Post la milito, Lubbock fuĝis de lia ofico en Richmond, Virginia kaj kaptiĝis de autoritatoj en Georgio. Li karceriĝis ĉe fuorto Delevario dum ok monatoj antaŭ honorliberiĝo.

Post reveno al Teksaso, Lubbock kontinuis okupiĝi pri siaj komercaj aferoj en Hjustono kaj Galveztono. De 1878 ĝis 1891, li ankaŭ servis kiel Ŝtata Trezoristo. Lubbock mortis je la 22-a de junio 1905.

Kantono Lubbock kaj la urbo Lubbock, loko de Teksasa Teknologia Universitato, nomiĝis honore al li.

Ŝablono:VivtempoLubbock, Francis