Frederick W. True
Frederick William TRUE (8a de Julio, 1858 – 25a de Junio, 1914) estis usona biologo, nome unua ĉefa kuratoro pri biologio (1897–1911) en la Usona Nacia Muzeo, nune parto de la Smithsonian Institution.[1]
Frederick W. True | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de julio 1858 en Middletown |
Morto | 25-an de junio 1914 (55-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Novjorko |
Familio | |
Frat(in)o | Alfred Charles True |
Okupo | |
Okupo | biologo • kuratoro • mammalogist • paleontologo |
Biografio redakti
Li estis faka speciala agento pri fiŝkaptejoj por la deka popolnombrado en Usono, 1879.[2] En 1881, True eklaboris por la Usona Nacia Muzeo.[3] Tiun jaron li iĝis bibliotekisto kaj acting curator pri mamuloj, kies postenojn li plenumis ĝis 1883. True estis kuratoro pri mamuloj en la Usona Nacia Muzeo (1883-1909), kuratoro pri kompara anatomio (1885-1890), executive curator (1894-1897), ĉefa kuratoro pri biologio (1897-1911) kaj helpa sekretario zorge de la biblioteko kaj internacia interŝanĝa servo (1911-1914).[4] Li estis nomumita por la stabanaro de la Usona Filozofia Societo la 2an de Marto, 1900.[5]
Li startis sian karieron studante senvertebrulojn,[4] sed malbona vidkapablo devigis lin ĉesi studojn per mikroskopo,[3] kaj li turniĝis al studoj pri cetacoj kaj ties parencoj.[4] La Truea bekobaleno,[6] la Truea kriceto kaj la Truea talpo estis nomitaj laŭ li.
Verkoj redakti
- Review of the Family of Delphinidae
- Whalebone Whales of the Western North Atlantic (1904)
- Observations on Living White Whales (1911)
Notoj redakti
- ↑ "Frederick William True Papers". Smithsonian Institution. Alirita la 9an de Novembro, 2018.
- ↑ Wikisource-logo.svg Rines, George Edwin, eld. (1920). "True, Frederick William". Encyclopedia Americana. Alirita la 9an de Novembro 2018.
- ↑ 3,0 3,1 Alexander Wetmore (1936). "True, Frederick William". Dictionary of American Biography. New York: Charles Scribner's Sons.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 "Frederick William True Papers". Smithsonian Institution. Alirita la 9an de Novembro 2018.
- ↑ Proceedings of the American Philosophical Society held at Philadelphia for promoting useful knowledge, Volumes 39-40, American Philosophical Society, The Society, 1900.
- ↑ True's Beaked Whale (Mesoplodon mirus). NOAA Fisheries Service. Alirita 5a de Julio 2011.