Galicio

regiono en orienta Eŭropo, nun parto de orienta Ukrainio kaj suda Pollando
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri historia regiono inter Ukrainio kaj Polio. Por informoj pri la similnoma regiono en Hispanio, vidu la artikolon Galegio.

Galicio estas historia landareo en okcidenta Ukrainio kaj suda Pollando, kiu kongruas grandparte kun la samnoma aŭstra-hungara reĝlando Galicio kaj Lodomerio. Dum la frua mezepoko la princlando Galicio-Volinio estis parto de la slava Kieva Regno, poste de la Grandduklando Litovio. Ĉefurbo de la princlando estis la nuna ukraina urbo Lvivo.

Galicio
pole Galicja, ĉeĥe Halič, ukraine Галичина, latine Galicia
historia teritorio
Galicio en 1881
Blazono
Deveno de nomo: laŭ urbo Galico
Landoj Aŭstria imperio tiama, Aŭstrio-Hungario tiama
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Galicia-volinia princlando
Montaro Karpatoj
Najbaris kun Departemento Oravio
Parto(j) Respubliko Krakovo, Bukovino
Urboj Krakovo, Lvivo, Rzeszów
Riveroj Vistulo, Prut, San
Areo 82 500 km² (8 250 000 ha) 1772–1775
 - plej granda 140 000 km² (14 000 000 ha) 1795–1809
 - malplej granda 78 500 km² (7 850 000 ha) 1849–1918
Loĝantaro 8 082 000 (1911)
Loĝigo 6-a jarcento
Situas nun en Pollando, Ukrainio
Germanlingva mapo de Galicio (1836)
Germanlingva mapo de Galicio (1836)
Germanlingva mapo de Galicio (1836)
Administra mapo de Galicio en 1914
Administra mapo de Galicio en 1914
Administra mapo de Galicio en 1914
Situo de Galicio rilate al Ukrainio kaj Pollando
Situo de Galicio rilate al Ukrainio kaj Pollando
Situo de Galicio rilate al Ukrainio kaj Pollando
Vikimedia Komunejo: Galicia (Central Europe)
Retpaĝo: halychyna.org

Distrikto Galicio - germane Distrikt Galizien, pole Dystrykt Galicja, ukraine Дистрикт Галичина - inter la jaroj 1941 kaj 1944 estis la nomo de teritorio de la historia regiono Galicio en tiu periodo kadre de la Dua Mondmilito okupita fare de nazia Germanio, sed ne integrita en la teritorion de la tiel nomata "Grandgermana Regno". La teritorio ĝis la jaro 1939 estis parto de la Dua Pola Respubliko, kaj post la 17-a de septembro 1939 pro la Pakto Ribbentrop-Molotov estis konkerata fare de Sovetunio.

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti