Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la poeto Gallo. Por informoj pri la samnoma sanktulo, vidu la artikolon ''Sankta Gallo''.

  • Atentu: ne konfuzu kun Gaŭlo.

Gajo Kornelio Gallo vivis de 69-26 a.Kr. Li verkis multe da elegia poezio. Precipe li famiĝis pro siaj kantoj pri la bela amata Likora.

Gallo
Persona informo
Naskiĝo
en Romia Imperio
Morto
Mortokialo ĝismorta sangoperdo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Amkunulo Volumnia Cytheris
Okupo
Okupo poeto • politikistooratoroverkistomilitisto • epigramisto • elegiisto
Verkoj elegia
vdr

Laŭ multaj estis li, kiu sciis konvinki Oktavianon, la pli postan unuan imperiestron de Romo (kiun kutime ni nomas Aŭgusto), ke li indulgu la gepatran agron de Vergilio okaze de la agra reformo de 41 a.Kr.

Iamaniere - ni ne scias kiel - li perdis la gracon de Aŭgusto, kiu igis bruligi ĉion, kion verkis Gallo.

Gallo pro tio sinmortigis. Por honori tiun ĉi unuan kondamnitan poeton de Romo, Antologio Latina enhavas je paĝo 330 en la dua volumo kvar versojn, atribuitajn al Gallo.

Samtempuloj konsideris lin grandioza poeto.