Geszt
Geszt (gest) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Sarkad. La nomo signifas la plej interna parto (pli malhela) de arbotrunko.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 51 km²
- Loĝantaro: 860
- Poŝtkodo: 5734
- Telefonprefikso: 66
Geografio redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ la rumana-hungara ŝtatlimo sen trapasejo, Nagyszalonta estas proksime.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1213 pri la vilaĝo. En 1772 baroka kastelo de familio Tisza (tisa) (=Tiso) konstruiĝis. La vilaĝo estas nesto de la historia familio, kiu donis al Hungario 2 ĉefministrojn Stefano kaj Kolomano. En 1783 kalvinana preĝejo konstruiĝis. Poeto János Arany en 1851 vizitis la kastelon kaj loĝis ankaŭ apude en domo, kiu nun estas muzeo.
Ne menciitaj vilaĝservoj estas cigana aŭtonomio, poŝto, apoteko, kuracejo, dentokuracejo, lernejo, biblioteko, infanĝardeno.
Vidindaĵoj redakti
Ne menciita vidindaĵo estas kripto de familio Tisza.
Famuloj redakti
En Geszt naskiĝis Lajos Tisza (ministro).