Gilles de Montmorency-Laval, pli konata sub la nomo Gilles de Rais, naskita en la kastelo de Champtocé-sur-Loire en nekonata dato, eble ĉirkaŭ la fino de la jaro 1404, aŭ pli verŝajne ĉirkaŭ la 1-a de septembro 1405, mortinta la 26-an de oktobro 1440 en Nanto, estis senjoro de Bretonio, marŝalo de Francio kaj kompano en armoj de Johana de Arko en la Centjara Milito. Li estas pli konata pro esti akuzita kaj kondamnita pro la seksperforto kaj seria murdo de granda nombro da infanoj.

Gilles de Rais
Persona informo
Naskonomo Gilles de Montmorency-Laval
Naskiĝo 30-an de novembro 1404 (1404-11-30)
en Champtocé-sur-Loire,  Reĝlando Francio
Morto 26-an de oktobro 1440 (1440-10-26) (35-jaraĝa)
en Nanto,  Reĝlando Francio
Mortokialo pendumo
Tombo Notre-Dame-des-Carmes
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Gilles de Rais
Familio
Patro Guy II de Laval-Rais
Patrino Marie de Craon
Edz(in)o Catherine de Thouars, Dame de Pouzauges, de Tiffauges, de Chabanais
Infano Marie de Laval, Dame de Retz
Okupo
Okupo militistoseria murdisto • seksatencinto
vdr

Reveninta en sia lando post la morto de la Pucelo de Orleano, li disipas sian kapitalon kaj, enŝuldiĝinta, turnas sin al alkemio kaj nekromancio por resolventiĝi. En 1440, Gilles de Rais estas kondamnita de eklezia tribunalo al pendigado kaj bruligado sub akuzoj de herezo, sodomio kaj murdigo de "cent kvardek infanoj, aŭ pli". Li estas samtempe kondamnita de sekulara kortumo pro esti nelice alpropriginta al si la kastelon de Saint-Étienne-de-Mer-Morte kaj ankaŭ pro krimoj faritaj sur « pluraj etaj infanoj, ne nur dek, nek dudek, sed tridek, kvardek, kvindek, sesdek, cent, ducent kaj pli, tiamaniere ke oni ne povus precize deklari la nombron ». La ekzakta naturo kaj nombro de liaj krimoj restas hodiaŭ disputata de la historiistoj.

Literaturo redakti