La glukoneogenezo (de la grekaj gluko (dolĉa), neo (nova) kaj genezo (kreado)) estas metabola anabola vojo kiu permesas la biosintezon de glukozo el antaŭaĵoj neglukozaj. Inkludas la uzadon de variaj aminoacidoj, laktacido, piruvato, glicerolo kaj ajna el la perantoj de la ciklo de trikarboksilaj acidoj (aŭ ciklo de Krebs) kiel fontoj de karbono por la metabola vojo. Ĉiuj aminoacidoj, escepte la leŭcino kaj la lizino, povas havigi karbonon por la sintezo de glukozo.

Kelkaj histoj, kiel tiuj de cerbo, eritrocitoj, renoj, la korneo de la okulo kaj muskoloj, kiam la individuo faras lacigan agadon, postulas kontinuan liveradon de glukozo, kaj akiras ĝin el la glikogeno devena el la hepato, kiu povas plenumi tiujn necesojn nur dum 10 ĝis 18 horojn maksimume, kio estas la tempo en kiu elĉerpiĝas la glikogeno stokita en la hepato. Poste ekas la formado de glukozo el substancoj diferencaj el la glikogeno.

La glukoneogenezo okazas preskaŭ nur en la hepato (10% en la renoj). Estas ŝlosila procezo ĉar ebligas, ke la supraj organismoj akiru glukozon en difinitaj metabolaj statoj kiel la fasto.

Bibliografio redakti

  • Álvarez Rodríguez Bertha Adriana kaj kunlabor. Bioquímica: Metabolismo de carbohidratos. Academia de Bioquímica. pp. 64-70
  • Benyon S., Roach J. O`Neale. Lo esencial en metabolismo y nutrición. Editorial Harcourt Brace. Madrid, España. pp. 89-91
  • Campbell Mary K., Farrell Shaw O. Bioquímica, 4a eldono. Editorial Thomson International. México D.F., 2004. pp. 497-501
  • Murray Robert K., Mayes Peter A., Granner Daryl K., Rodwell Victor W. Bioquímica de Harper, 14a eldono. Editorial Manual Moderno, México D.F., 2001, pp. 233 – 244
  • Mathews, Van Holde, Adhern. Bioquímica, 3a eldono. Editorial Pearson Addison Wesley. Madrid, España, 2002, pp. 628-639