Hajdúszovát [hajdUsovAt] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Hajdúszoboszló.

Hajdúszovát situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj inter Derecske kaj Hajdúszoboszló.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio okazis en 1332. Pli frue la tataroj forbruligis la komunumon en 1241. Tio ripetiĝis en 1594, poste la loko apartenis al Transilvanio, sed hajduka setlejo neniam estis. En 1787 klasikisma kalvinana preĝejo, en 1794 pastrejo konstruiĝis. En 1948 kolĥozoj formiĝis.

Ĝemelkomunumo estas Magyarszovát, Rumanio. Apud la vilaĝo kurgano troviĝas.

Vilaĝservoj estas lernejo, 2 kuracejoj, dentokuracejo, bestokuracejo, apoteko, infanĝardeno, biblioteko, familihelpa servo kaj bebohelpa servo.