Hermann TREBELIUS (1475-1515) estis germana poeto, verkisto kaj libristo, konsiderata la unua presisto de Eisenach. Hermann Trebelius frekventis la Universitaton de Erfurto kaj konatiĝis kun Nicolaus Marschalk. En 1502, supozeble kiel helpa presisto, li iris al Wittenberg kies funkciis presoficejo. En la Universitato de Wittenberg li instruis la grekan. Tie li ekkonfliktis kun la humanisto Georgo Zibuto (1480-1528).

Hermannus Trebelius
(1475-1515)
Nenia in obitu pudiciss. femine Dorotheae de Clunis, 1512
Nenia in obitu pudiciss. femine Dorotheae de Clunis, 1512
Persona informo
Naskonomo Hermann Surwynt
Naskiĝo 1475
en AjzenaĥoNazza,  Germanio
Morto 1515
en Frankfurto ĉe Odro,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Erfurto
Universitato de Wittenberg
Profesio
Okupo presisto • universitata instruisto • poeto-juristo vd
Aktiva en EisenachErfurtoWittenbergFrankfurto ĉe Odro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pro la pesto, la universitato translokiĝis al Herzberg am Harz, en 1506. Trebelius iris la Eisenach, kie lia filo estis viktimo de pesto kaj li verkis "Elegie Hecatostichon Elegiacum de Peste Isenachensi", en 1507. En tiu jaro li estis laŭrokronita de Frederiko la Saĝa (1463-1525), laŭ rekomendo de Mutianus Rufus (1470-1526). Post sia reiro al Eisenach, li instruis en la latina lernejo de Eisenach. Pro interna malamikeco li iris de Gotha al Frankfurto ĉe Odro kiel instruisto pri poetiko kaj juro. Post la unuaj kvereloj kun Dietrich von Bülow (1460-1523), li ricevis la apogojn de Ulrich von Hutten (1488-1523) kaj Johannes Aesticampianus (1457-1520). Trebelius supozeble instruis civilan juron en Frankfurto ĉe Odro.

Vidu ankaŭ redakti