Hundwil

komunumo de Svislando
Hundwil
Blazono de Hundwil
Hundwil
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Kantono Apencelo Ekstera ne havas distriktojn
Koordinatoj  47° 21′ 56″ N 9° 19′ 11″ O / 47.36556 °N, 9.31972 °O / 47.36556; 9.31972 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 56″ N 9° 19′ 11″ O / 47.36556 °N, 9.31972 °O / 47.36556; 9.31972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 983
Areo 23,94 km²
Alteco 791 m super marnivelo
Poŝtkodo 9064
Komunumkodo 3002
Mapo de Hundwil
vdr

Pri la komunumo redakti

Hundwil estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 983 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Hundwil situas sude la la monto Säntis, kies kulminan punkton je 2502 m s.m. ĝi dividas kun la komunumoj Schwende Kantono Apencelo Interna kaj Wildhaus (Kantono Sankt-Galo).

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Hundwil limas en nordo al Herisau kaj Stein, en oriento al Schlatt-Haslen, Gonten kaj Schwende (ĉiuj tri en Kantono Apencelo Interna), en sudo al Wildhaus kaj Nesslau-Krummenau (ambaŭ en Kantono Sankt-Galo), kaj en okcidento al Urnäsch kaj Waldstatt.

Trafiko redakti

 
Valhaltejo de la Aertelfero Schwägalp-Säntis.
 
Valhaltejo de la Aertelfero Schwägalp-Säntis vidita de la aertelfero.

Hundwil atingeblas per diversaj poŝtaŭtolinioj ek de Appenzell, Herisau kaj Sankt-Galo.

La pasaltejo Schwägalp, kiu ankaŭ apartenas al la komunumo, ne rekte de Hundwil sed nur tra UrnäschNesslaŭ atingeblas per poŝtaŭto.

Sur la montpasejo Schwägalp en la komunumo Hundwil situas la vala haltejo de la Aertelfero Schwägalp-Säntis. Ankaŭ ties monta haltejo situas sur la teritorio de la komunumo. La aertelfero estis konstruita inter 1933 kaj 1935, post kiam projekto konstrui dentoradfervojon ek de Wasserauen fiaskis.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hundwil datiĝas el la jaro 921 kiel Huntwilare.

Dum mezepoko Hundwil kun la escepto de Schwägalp apartenis al la posedaĵoj de la Princabatejo Sankt-Galo. En la jaro 1367 Hundwil alianciĝis kun Apencelo por defendi sin kontraŭ la postuloj de la princabatejo. Dum la Apencelaj Militoj de 1401 ĝis 1429, la hundvilanoj kune kun la civitanoj de Urnäsch estis la ĉefaj agantoj.

Ek de 1607 Hundwil regule estis la kunsidejo de la malgranda kaj la granda konsilio kaj krom Trogen la dua kunvenloko de la Landkomunumo.

Ĝis ĝia malfondo en la jaro 1997 ĉiun trian jaron en Hundwil kunvenis la landkomunumo de Kantono Apencelo Ekstera.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti