Imre Vajda

hungara ekonomikisto, politikisto

Imre Vajda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vajda Imre estis hungara ekonomikisto, politikisto, membro (korespondanta en 1967) de Hungara Scienca Akademio.

Imre Vajda [1] naskiĝis la 24-an de julio 1900 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de aŭgusto 1969 en Vieno.

Biografio redakti

Imre Vajda frekventis komercistan lernejon, poste en 1917 li eklaboris en komercista firmao kaj li aliĝis al socialdemokratoj. En la sekva jaro li komencis politikadi, dum la Hungara Sovetrespubliko li batalis en la Hungara Ruĝa Armeo. Inter 1920-1938 li laboris en Vieno, kie li aliĝis al la socialistoj. En 1936 li estis kondamnita je duonjaro pro politikaj agoj. Inter 19451953 li estis parlamenta deputito en Budapeŝto, krome li havis postenon en la ministerio, li estis eĉ subministro. En 1950 la ŝtato false kondamnis lin. En 1956 li liberiĝis kaj la akuzo estis nuligita. En 1963 li doktoriĝis, post 2 jaroj li pensiuliĝis. Li mortis dum prelegovojaĝo en Vieno. Li ricevis premiojn inter 1947-1967.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Nemzetközi kereskedelem (Internacia komercado), (1959) - lernolibro
  • Szocialista külkereskedelem (1963) - lernolibro
  • Magyarország és a világ kereskedelme (Komercado de Hungario kaj la mondo), (1963)

Fontoj redakti