Incendio de Notre-Dame de Paris en 2019

Je la 15-a de aprilo 2019 iom antaŭ 18:50 CEST, ekis incendio sur la tegmento de la katedralo Notre-Dame de Paris en Parizo, Francio.[1]

Incendio de Notre-Dame de Paris

La kaŭzo de la fajro ankoraŭ ne estis determinita. Oni sugestas, ke ĝi povus esti ligita al renovigaj laboroj por la konstruaĵo.[2]

Ĉi tiu incendio kaŭzis grandajn arkitekturajn difektojn: la spajro kolapsis, du trionoj de la tegmento estas detruitaj, parto de la volboj falis.

Sed feliĉe la belfrido estas deklarita "savita" kaj la arkitektura strukturo estas konservita.

Trapaso de estingado redakti

Unua alarmo eksonoris je la 18:20, la katedralo estis evakuita dum kelkaj minutoj. Fajrobrigado estis vokita post trovo de la fajro je la 18:51, kies unuoj alvenis post 10 minutoj. Partoprenis preskaŭ 400 fajrobrigadanoj. Dum la estingado du policanoj kaj unu fajroestingisto ete vundiĝis.

Internaciaj reagoj redakti

Multnombraj personoj (Ŝtatestroj kaj urbestroj de gravaj mondurboj, same kiel internaciaj personecoj) reagis tuj kiam ili informiĝis pri la evento. Inter aliaj, la franca prezidanto Emmanuel Macron kaj sia ĉefministro Édouard Philippe, la germana kancelierino Angela Merkel, la prezidanto de Usono Donald Trump, la sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj António Guterres, ĉiuj esprimis sian subtenon al Francio. Du tagojn post la incendio BBC pritaksis, ke oni sukcesis kolekti 800 milionojn da eŭro.

Post la incendio redakti

La incendio estis estingita la 16-an de aprilo ĉ. la 4:00 horo. Komandanto de la pariza fajrobrigado informis ke la plej valoraj historiaj monumentoj estis ĝustatempe forportitaj]]. El la flamanta katedralo oni savis dornokronon, unu el la plej gravaj kristanaj relikvoj, ankaŭ kelke da kalikoj kaj 1-jarcentan tunikon de sankta Ludoviko la 9-a.

La incendio kaŭzis liberigon al atmosfero de 460 tunoj da plumbo. La plumba malpurigo de la ĉirkaŭaĵoj trapasis normon eĉ ĝis 1300 fojojn.

Naciaj reagoj redakti

Kadre de la protestoj de flavveŝtuloj, sed ne nur, leviĝis protestoj, ke rapide oni disponas je multaj milionoj da eŭroj por rekonstrui la monumenton, sed ne tiom por solvi aferojn de malriĉeco, sendungeco, malaltaj salajroj, socialaj servoj ktp.[3] Tiukadre en ateisma Francio oni malpermesis tiajn protestojn en la kvartalo de la katedralo.[4]

Referencoj redakti

  1. Un devastador incendio golpea la catedral de Notre Dame, icono de la cultura europea (hispane). El País. Ediciones El País (2019-04-15). Alirita 2019-04-15.
  2. Notre-Dame cathedral: Firefighters tackle blaze in Paris (angle). BBC News. BBC (2019-04-15). Alirita 2019-04-15. “The cause is not yet clear, but officials say that it could be linked to renovation work.”.
  3. La policía de París usa gas lacrimógeno contra manifestantes del “chaleco amarillo” CNN 20a de aprilo 2019, alirita 23an de aprilo 2019.
  4. Indignación de los chalecos amarillos tras la lluvia de millones para restaurar Notre Dame El Mundo 20a de aprilo 2019, alirita 23an de aprilo 2019.