István Katona (vicepiskopo)

István KATONA [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Katona István, (naskiĝis la 3-an de oktobro 1928 en Nagykáta) estas hungara pastro, vicepiskopo, titulara episkopo[1].

István Katona
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1928 (1928-10-03) (95-jaraĝa)
en Nagykáta
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

István Katona frekventis gimnaziojn en sia naskiĝloko kaj Szeged, poste li plulernis en seminario en Szeged, fine li pastriĝis en 1953. Li estis pastro laŭvice en Szeged, Kiszombor, Klárafalva. Li plulernis en akademio en Budapeŝto inter 1965-1967, li doktoriĝis en 1970. En la sama jaro li estis pastro en Apátfalva, sed en 1987 li denove servis en Szeged. En 1989 li estis nomumita titulara episkopo, post jaroj vicepiskopo de Vác, en 1997 vicepiskopo de Eger. Li okupiĝis precipe pri pedagogiaj taskoj, li ricevis eklezian premion Pro Pedagogia Christiana. En 2013 li pensiuliĝis.

Fontoj redakti