István Szűcs (aktoro)
István Szűcs [iŝtvAn sUĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szűcs István estis hungara aktoro.
István Szűcs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de marto 1942 en Tét |
Morto | 23-an de januaro 2006 (63-jaraĝa) en Győr |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
István Szűcs[1][2] naskiĝis la 4-an de marto 1942 en Tét, li mortis la 23-an de januaro 2006 en Győr.
Biografio redakti
István Szűcs maturiĝis en gimnazio en 1960, poste li estis sendiploma aktoro de Teatro Kisfaludy. Li restis en la teatro ĝis la pensiuliĝo. En tiu periodo li havis pli, ol 250 rolojn, 80 ĉefrolojn en prozaj kaj muzikaj teatraĵoj. Li faris ankaŭ memstarajn spektaklojn en lernejoj, kluboj. Li havis la titolon eterna membro de Teatro de Győr.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare: Rikardo la 3-a - Rivers
- Molière: La friponaĵoj de Skapeno - Géronte
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Christian
- Ede Szigligeti: Liliomfi - titolrolo
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - vira titolrolo
- Sándor Márai: A kassai polgárok - Leonardus (peltisto)
- Pál Ábrahám: Viktória - rusa oficiro
- Jenő Huszka:
- Mária főhadnagy - Csajághy
- Gábor diák - Gül baba
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - Leopold
- Mihály Eisemann: Én és a kisöcsém - Félix Kelemen
- István Zágon - Károly Nóti - Mihály Eisemann: Hyppolit, la lakeo - Makáts (konsilisto)
Liaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Játék a múzeumban (1966)
- A három testőr Afrikában (1996) - kapolaro
- Szuromberek királyfi (televida filmo, 2007) - soldato