István Zágon [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zágon István estis hungara verkisto, dramaturgo, scenaristo, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Fleischl [flejŝl].

István Zágon
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1893 (1893-10-30)
en Tiszaszőlős
Morto 10-an de januaro 1975 (1975-01-10) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo István Zágon
Profesio
Okupo tradukistoverkistoĵurnalistohumuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István Zágon [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1893 en Tiszaszőlős, li mortis la 10-an de januaro 1975 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Zágon frekventis gimnazion en Zenta, poste li akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József. En la jaroj 1920 kaj 1921 li estis inĝeniero, sed pli frue jam en 1919 li debutis kiel verkisto de skeĉoj, kabaredaĵoj. En 1921 li forlasis la inĝenieran laboron kaj li estis artista gvidanto kaj dramaturgo en malgranda scenejo. Baldaŭ li estis dramaturgo de Teatro Belvárosi kaj Gaja Teatro. Inter 1925 kaj 1940 pluraj teatroj prezentis teatraĵojn de Zágon, inter 1928–1933 li estis ankaŭ ĵurnalisto, kritikisto.

Elektitaj teatraĵoj redakti

Elektitaj filmaj scenarlibroj redakti

  • Hyppolit, la lakeo (1931)
  • Budai cukrászda (1935)
  • Schachmatt (televizia mallonga filmo) (1966)

Elektitaj tradukaĵoj redakti

  • Conners: Fruska (1930)
  • Coward: A márkiné (1939)

Elektitaj muziktekstoj redakti

  • Légy jó mindhalálig (1936)
  • Dunaparti randevú (1936)
  • Szerelemből nősültem (1937)

Elektitaj skeĉoj redakti

  • Tavasz meg egyéb emberi dolgok (1923)
  • Mindenkivel megtörténhetik (1932)
  • Napos oldal (1945)
  • Minden másképp van (1966)

Lia romano redakti

  • Rózsakirálynő (1930)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti