János Konyorcsik
János Konyorcsik [jAnoŝ konjorĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Konyorcsik János estis hungara skulptisto, medalisto, instruisto. Lia origina familia nomo estis Koniorczyk.
János Konyorcsik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Koniorczyk János |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1926 en Pestszenterzsébet |
Morto | 26-an de aŭgusto 2010 (84-jaraĝa) en Pilismarót |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
János Konyorcsik [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1926 en Pesterzsébet, li mortis la 26-an de aŭgusto 2010 en Pilismarót.
Biografio redakti
János Konyorcsik komence lernis skulptadon en fabrika libera lernejo, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1956. En la lasta jaro li havis stipendion. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Mikus, András Beck kaj Pál Pátzay. Li studvojaĝis en Ĉeĥoslovakio (1956), Sovetunio (1958, 1966, 1967), Suomio (1960, 1961), Italio (1962, 1963, 1964), Pollando (1965). Inter 1957 kaj 1986 li instruis en la industriarta mezlernejo. Inter 1966-1988 li estis amatora aktoro en filmoj. Li kreis skulptaĵojn konformajn al la socialismo. Li ricevis premiojn inter 1963-1986.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1972, 1979, 1985)
- Hódmezővásárhely (1973)
- Pilismarót (1981, 1990)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1950, 1955, 1959, 1964, 1971, 1976, 1986)
- Arthalo Budapeŝto (1954, 1960, 1968, 1978, 1988)
- Hódmezővásárhely (1955, 1958)
- Győr (1963)
- Pécs (1969, 1974)
- Hatvan (1982)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
-
Patrino kun filo (Mátészalka)
-
Monumento pri Hungara Sovetrespubliko
-
Monumento pri liberiĝo
-
Genuanta virino
Elektitaj medaloj redakti
- Sándor Kőrösi Csoma
- 400 éves az Egyetemi Nyomda (1977)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-01-11 per la retarkivo Wayback Machine