Józef Stanisław KOSACKI (naskiĝis la 21-an de aprilo 1909 en Łapy, mortis la 26-an de aprilo 1990 en Varsovio) – pola sciencisto, inventisto, inĝeniero, leŭtenanto de sapeistoj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento dum la dua mondmilito. Malkovrinto de la permana metaldetektilo de teraj minoj, kio estis signifa kontribuo al venko de Aliancanoj ekde la Dua Batalo de Alamejno.

Józef Kosacki
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1909 (1909-04-21)
en Łapy
Morto 26-an de aprilo 1990 (1990-04-26) (81-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo de Bródno
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo inĝenierooficiro • sapper • sciencisto
vdr

Vivo redakti

En 1928 post fino de Gimnazio kaj Liceo je la nomo al Henryk Sienkiewicz en Częstochowa, eniris Ekeltran Fakultton de Varsovia Politekniko, akirante en 1933 diplomon de inĝeniero-elektristo. Post studoj militservis: faka instruiĝo en Eduk-Centro de Sapeistoj en fortikaĵo Modlin (septembro 1933 – julio 1934) kaj praktikoj kiel plotonisto-substandardisto en Elektroteknika Bataliono en Nowy Dwór Mazowiecki (julio – septembro 1934), jaron poste post ekzercoj de rezervistoj okaziĝantaj samloke estis avancita ĝis rango de oficirosubleŭtenanto de rezervo.

Profesian laboron komencis en 1934 en Ŝtata Telekomunika Instituto en Varsovio sur la posteno Fak-Gvidanto de Telefonaj Plifortigiloj, kie laboris ĝis eksplodo de la dua mondmilito.

Dua mondmilito

Postmilita periodo

Kontroversioj pri la nomo redakti

Por protekti la familion de Józef Kosacki, restanta en okupata Pollando, antaŭ eblaj reprezaliojĉantaĝo flanke de germanoj, la nomo de Kosacki estis sekretigita. En publikaĵoj, gazetaj, libraj kaj sciencaj anoncoj, radiaj disaŭdigaĵoj aŭ oficialaj dokumentoj, li aperis sub diversaj nomoj: plej ofte kiel Józef Kos, sed ankaŭ Kozacki, Kozak. Post la milito oni tuj ne klarigis tiun ĉi misinforman taktikon, precipe pro politikaj kialoj. Komunistaj regopovoj de Pollando ne informis pri sukcesoj de poloj el Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, kaj la inventisto mem estis samkiale plej minimume interesita por ke temo de lia agado okcidente malkaŝiĝu. Tial multaj postmilitaj fontoj en diversaj landoj foje uzas la konspirajn pseŭdonomojn anstataŭ la ĝusta nomo. Nur la reĝimaj ŝanĝoj en 1989 permesis ekinteresiĝon pri kreanto de la metaldetektilo de teraj minoj, kiu post pluraj modifikaĵoj, estis efike uzata ĝis 1991 en Persa Golfo kaj Irako.