József Babay
József Babay [jOĵef babai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Babay József estis hungara verkisto, ĵurnalisto, scenaristo.
József Babay | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Babay József | |
Naskiĝo | la 28-an de novembro 1898 en Nagyatád (Hungario) | |
Morto | la 19-an de julio 1956 en Budapeŝto (Hungario) | |
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Normal school of Kiskunfélegyháza vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • scenaristo • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
József Babay [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1898 en Nagyatád (pli precize en ties ekstera parto Bodvica), li mortis la 19-an de julio 1956 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Babay frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, mezlernejon en Csurgó, pedagogian instituton en Kiskunfélegyháza. Li batalis dum la 1-a mondmilito. Ekde 1925 li estis ĵurnalisto en diversaj gazetoj kaj li verkis romanojn, dramojn, novelojn, poemojn, scenarlibrojn, tekstojn de muzikaĵojn. En 1935 li ekhavis membrecon en Societo Kisfaludy, en la sama jaro li edziĝis. En la frua socialismo li estis deportita.
Elektitaj romanoj redakti
- Mi huszonketten (1932)
- Rózsafabot (1935, post 5 jaroj filmo)
Elektitaj teatraĵoj redakti
- Veronika (Nacia Teatro (Budapeŝto), 1932)
- Csodatükör (1937)
- Három szegény szabólegény (Teatro Petőfi, 1938/1956)
- Körtánc (dramo, 1941)
- Szélből szőtt királyság (1956)
Elektitaj scenarlibroj redakti
- Fehérvári huszárok (1938)
- Üzenet a Volga-partról (1942)
- Szerelmes szívek - A három kérő (1944)
- Gábor diák (1956)
Memorigiloj redakti
- lernejo en Nagyatád ekde 1988 [2] Arkivigite je 2016-08-05 per la retarkivo Wayback Machine