József Virág [jOĵef virAg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Virág József estis hungara inventisto, inĝeniero.

Telegramo de Pollák-Virág

József Virág [1] naskiĝis en 1870 en Hungara reĝlando en Földvár (nuntempa Feldioara (Brașov) en Rumanio), li mortis la 4-an de oktobro 1901 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Virág frekventis gimnaziojn en Brassó kaj Kolozsvár, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József. Jam dum la lasta studenta jaro li estis asistanto apud Ferenc Wittmann. Post trijara instruado li havis postenon en la ministerio. Post jaroj li iĝis patenta juĝisto. En 1899 kune kun Antal Pollák prezentis rapidtelegrafon, kiu sendis hore po 70.000 da vortoj (komparu: aparato de Siemens & Halske sendis hore nur po 700 da vortoj!). Post 2 jaroj tiu aparato jam sendis literojn, tamen la aparato ne estis uzita, nur eksperimente, ĉar tiom da kapacito estis tro eĉ en la tiama mondo. Li ricevis postmortan premion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Pollák – Virág-féle betűíró gyorstelegráf (1901) - patento

Memorigiloj redakti

  • memormedalo Virág – Pollák fondita en 196

Fontoj redakti