Jabloňovce, hungare Hontalmás estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Jabloňovce situas en la plej griza distrikto, la ruĝo montras la distriktejon

Situo redakti

Jabloňovce situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Levice troviĝas je 19 km-oj.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1245 laŭ la tiama hungara ortografio "Almas". En 1338 Alsóalmás (=Suba Almás) aperis, kie vivis en 1828 465 homoj en 78 domoj.

Felsőalmás (=Supra Almás) menciiĝis unuafoje en 1428 laŭ la tiama hungara ortografio "Felseualmas". La turkoj faris ĝin senhoma en la 16-a jarcento. En 1828 vivis tie 430 homoj en 72 domoj. En 1910 loĝis en Alsóalmás 424, en Felsőalmás 207 homoj(plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Bát, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio (ankaŭ inter 1938-1945). En 1943 la vilaĝoj unuiĝis havanta la loknomon Amlás, ekde 1945 uziĝas la nuna nomo. En 2001 loĝis tie 226 homoj (223 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti