James GILLRAY (n. la 13-an de aŭgusto 1757 - m. la 1-an de junio 1815), ankaŭ kelkfoje skribata GILRAY, estis brita karikaturisto kaj gravuristo. Li famiĝis pro siaj satiraj akvafortaj desegnaĵoj pri variaj politikaj aŭ sociaj temoj, kiujn li plejparte publikigis inter 1792 kaj 1810.

James Gillray