Japana Dokumento de Kapitulaco

La Japana Dokumento de Kapitulaco estis la skriba interkonsento kiu formaligis la kapitulacon de la Imperio de Japanio, kio markis la finon de la Dua Mondmilito. Ĝi estis subskribita de reprezentantoj el la Imperio de Japanio, Usono, la Respubliko Ĉinio,[1] Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando, Sovetunio, Komunumo Aŭstralio, Dominio Kanado, la Provizora registaro de la Franca Respubliko, la Reĝlando de Nederlando, kaj la Dominio Novzelando. Inter Aliancanoj, Sovetunio forestis el tiu afero, ĉar ĝi ĵus deklaris militon al Japanio kaj nur post jaroj finos tiu militstato.

Japana Ministro pri Eksteraj Aferoj Mamoru Ŝigemicu subskribas la Japanan Dokumenton de Kapitulaco sur la usona ŝipo Missouri dum la Generalo Richard K. Sutherland rigardas, 2a de septembro, 1945.
Japana Dokumento de Kapitulaco, 2a de septembro, 1945.

La subskriba ceremonio okazis sur la ferdeko de la usona ŝipo Missouri en la Golfo de Tokio la 2an de septembro, 1945.

Tiu dato estas foje konata kiel Tago de la Venko super Japanio, kvankam tiu nomo plej ofte referencas al la dato de la radidiskurso de la imperiestro Hirohito nome Gyokuon-hōsō (Imperia Kapitulaco), nome radielsendita anonco de la akcepto de la terminoj de la Pocdama Deklaro tagmeze de la Japana Normiga Tempo la 15an de aŭgusto.

Koordinatoj: 35° 21′ 17″ N 139° 45′ 36″ O / 35.35472 °N, 139.76000 °O / 35.35472; 139.76000 (mapo)

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Nekonfuzenda kun la Popola Respubliko Ĉinio kiu tiam ankoraŭ ne ekzistis.

Eksteraj ligiloj redakti