Johann Schneider-Ammann

Johann SCHNEIDER-AMMANN (naskiĝis la 18-an de februaro 1952 en Sumiswald, civitano de Hasle ĉe Burgdorf) estas svisa politikisto kaj membro de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando. La 22-an de septembro 2010 li elektiĝis kun efiko de la 1-a de oktobro samjare kiel membro de la Federacia Konsilio de Svislando kiel postelulo de Hans-Rudolf Merz.[1]

Johann Schneider-Ammann
Persona informo
Johann Schneider-Ammann
Naskonomo Johann Niklaus Schneider
Naskiĝo 18-an de februaro 1952 (1952-02-18) (72-jaraĝa)
en Sumiswald
Lingvoj germanaanglasvisgermana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio ZurikoINSEAD vd
Partio Radikal-Demokrata Partio de Svislando • Libera Demokratia Partio de Svislando vd
Familio
Edz(in)o Katharina Schneider-Ammann vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto • industriisto • inĝeniero vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Johann Schneider-Ammann

Vivo redakti

Schneider-Ammann studis elektroteknikon ĉe la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko kaj finis sian studo en la jaro 1977 per diplomo. En 1982/83 li akiris la titolon de mastro pri komerca administrado ĉe la instituto INSEAD en Fontainebleau apud Parizo.

1978 li fariĝis projektestro ĉe Oerlikon-Bührle, 1981 li aliĝis al la maŝinkonstruentrepreno de la familio de sia edzino Katharina Schneider-Ammann, unue kiel prokuristo, kaj ek de 1990 kiel prezidanto de la Ammann Group. Ek de kiam la Ammann Group partoprenis la sanigon de la Mikron Technology Group en la jaro 2003 li ankaŭ tie estas prezidanto de la administra konsilio. Jam antaŭe li estis membro de tiu organo. Ek de 1998 li ankaŭ estas membro de la administra konsilio de la Swatch Group en ties ĉefa patrina societo The Swatch Group SA.

Ek de 1999 Schneider-Ammann estas prezidanto de la Asocio de la svisa maŝin-, elektro- kaj metalindustrio SWISSMEM, krome li estas vicprezidanto de la svisa ekonomia tegmentoorganizaĵo Economiesuisse. Samjare li elektiĝis al la Svisa Nacia Konsilio. En la jaroj 2003 kaj 2007 li reelektiĝis. Li membras en la komisio pri ekonomio kaj impoŝtoj de la konsilio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Ĉi-tiu artikolo baziĝas grandparte sur traduko el la germanlingva vikipedio.