José Rebolledo de Palafox y Melci, 1a Duko de Zaragozo (Zaragozo, 28a de oktobro 1775 — Madrido, 15a de februaro 1847) estis hispana militisto, liberala, kiu famis pro sia elstara partopreno kiel kapitan-generalo dum la sieĝo de Zaragozo en la Milito de Sendependiĝo kaj ricevis la nobelan titolon de duko de Zaragozo.

José de Palafox
Persona informo
Naskonomo José Rebolledo de Palafox y Melzi
Aliaj nomoj José de Palafox • General Palafox • Palafox
Naskiĝo 28-an de oktobro 1775 (1775-10-28)
en Zaragozo
Morto 15-an de februaro 1847 (1847-02-15) (71-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Crypt of the Cathedral-Basilica of Our Lady of the Pillar of Zaragoza
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater School of St. Thomas Aquinas of the Piarist Schools of Zaragoza
Familio
Patro Juan Felipe Rebolledo de Palafox y Bermúdez de Castro
Patrino Paola Melzi d'Eril
Frat(in)oj Luis Rebolledo de Palafox y Melzi • Francisco Rebolledo de Palafox y Melzi
Edz(in)o Francisca Soler-Durán y Piedramillera
Infano Francisco Pilar Mariano Rebolledo de Palafox y Soler
Parencoj Francesco Melzi d'Eril
Okupo
Okupo militestro • politikisto
vdr
Rajda statuo de José Palafox y Melci, en la placo José María Forqué de Zaragozo, verko de Ignacio Rodríguez "Iñaki", inaŭgurita en 2000[1]

Dum 1808 Zaragozo suferis du sieĝojn fare de la francaj trupoj. Post la dua sieĝo, nome la 20a de februaro 1809, la Junta antaŭ kiu Palafox lasis la estrecon kapitulacis. La generalo estis enprizonigita kaj sendita al Vincennes ĉar li estis ĵurinta fidelecon al Jozefo Bonaparte kaj poste estis perfidinta lin. Tie li restis ĝis la 13a de decembro 1813 kiam oni subskribis la Traktato de Valençay.

Referencoj redakti

  1. «Palafox». Zaragoza Escultura Urbana. [1] Konsultita la 28an de Aprilo 2017.