Jules Meysmans

belga planlingvisto

Jules MEYSMANS (naskiĝis la 14-an de majo 1870 en Jodoigne[1], Belgio, mortis en 1943, loko nekonata), estis belga esperantisto kaj precipe konata pro la inventado en 1890 de simpligita stenografia sistemo, kiu portas lian nomon[2]. Poste li fondis en Bruselo la "Institut National de Sténographie et de Dactylographie" (Nacia Stenografia kaj Daktilografia Instituto). Li ankaŭ fondis stenografian lernejon[2].

Jules Meysmans
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1870 (1870-05-14)
en Jodoigne
Morto 1943
Lingvoj EsperantofrancaVolapukonederlandaOkcidentalo
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantistolingvisto
vdr

Inter esperantistoj aŭ interlingvistoj li estas ĉefe konata ĉar li inventis la vorton ‘interlingvistiko[3] post la apero de artikolo en 1911 titolita Une science nouvelle[4] [5] [6], tradukite en la germana sub la nomo Eine neue Wissenschaft (nova scienco), sed nur en 1931 ĝi populariĝis inter lingvistoj, post prelego de Otto Jespersen, la fama dana lingvisto. En 1909 li lanĉis Idiom Neutral Modifiket, estante 'ideolingvisto' kaj esperantisto.

Deveno redakti

Lia patro, Pierre-Charles, estis oficisto ĉe la kadastro, funkcio kiu devigis la familion ofte translokiĝi. La socialista politikisto-parlamentano Léon Lambert Meysmans (1871-1952) estis frato lia.

Studoj redakti

Post studoj en katolika mezlernejo (kolegio) en Tienen, li akiris diplomon de instruisto en Gent; samtempe li studis en la tiea universitato (RUG), kie li en 1890 iĝis doktoro de filozofio kaj humanistiko.[7]

Interlingvistiko redakti

En 1886 li lernis Volapukon kaj en 1890 iĝis adepto de Esperanto, por kiu li organizis kursojn en Gent kaj Bruselo. En 1907 li iĝis adepto de Idiom Neutral kaj sekretario de la Groupe de la Langue Internationale, fondita de Bonto van Bijlevelt en Bruselo por la disvastigo de Idiom Neutral. Tamen jam en 1909 li ankaŭ forlasis la projekton Idiom Neutral kaj de tiam dediĉis sin al sia propra projekto, kun li nomis "Idiom Neutral Modifiket". Li redaktis la revuon Lingua internationale[8] pri diversaj planlingvaj projektoj, de kiu aperis 12 numeroj en Bruselo en 1911-1912; poste la revuo kunfandiĝis kun Revista Internationale. Organo officiale pro Propaganda de Latino internationale, redaktita de Ugo Basso.[9] Reinhard Haupenthal en 2015 kritike, sed prave komentis pri la revuo Lingua internationale de Jules Meysmans: "La interlingvistika esploro karakteriziĝas interalie per multnombro da plejofte efemeraj periodaĵoj, kiuj baldaŭ post la apero denove forgesiĝis kune kun sia enhavo. Ĉiam denove oni inventis la ovon de Kolumbo. Al ĉi revuoj apartenas interalie ankaŭ la jena."[10]

Stenografio redakti

Ekzistas kurslibroj pri lia sistemo almenaŭ en lingvoj nederlanda, franca kaj germana.

(fr) Sténographie Meysmans : méthode simplifiée, Institut National de Sténographie, Bruxelles, 1913, ill., 178 p.

Literaturo redakti

  • Jules Meysmans, Une science nouvellle, germana trad. Reinhard Haupenthal, Eine neue Wissenschaft, Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt, 1976,
  • Interlinguistische Informationen, numero 91 (2014), p. 5-7
  • Informilo por Interlingvistoj, numero 92-93 (2015), p. 14-18

Referencoj redakti

  1. Naskiĝakto de la komunumo Jodoigne, provinco Brabanto, numero 38 (parte apenaŭ legebla).
  2. 2,0 2,1 (eo) «Biografio de Jules Meysmans», Informilo por interlingvistoj,‎ 2015, p. 14 (ISSN 1385-2191, rete legebla [arkivo)
  3. Noto : termino por indiki la sciencon kiu esploras la naturajn leĝojn de formado de helplingvoj. Termino ofte uzata en la angla estas conlang kaj en la franca idéolinguistique.
  4. (franca) Jules Meysmans (1911-12): Une science nouvelle. In: Lingua Internationale (Bruxelles). 1, Nr. 8, 14-16.
  5. (angla) Ian M. Richmond, Aspects of Internationalism: Language & Culture, University Press of America, la 1-a de Januaro1993, 151 p.(ISBN 9780819188595), p. 10
  6. (angla) Klaus Schubert, Interlinguistics: Aspects of the Science of Planned Languages, Mouton De Gruyter, Aŭgusto 1989 (ISBN 978-0899255484), p. 91.
  7. En 1891a eldono de almanako ’t Zal Wel Gaan de flandraj studentoj de la universitato aperis artikolo de Julius Meysmans pri belga sciencisto Emiel de Laveleye (p. 109-114). Verŝajne Julius kaj Jules estas la sama persono.
  8. (i.a. franca) Lingua Internationale. Revue mensuelle consacrée à l’élaboration de la langue auxiliaire internationale (france: Lingvo Internacia. Ĉiumonata revuo dediĉita al la evoluo de la internacia helplingvo). Bruxelles (Bruselo), jarkolekto 1 (unua kaj lasta). 1911/12: Nr. 1-12 (marto 1911 – februaro 1912)
  9. En la tiutempa belga Esperanto-gazetaro estas trovitaj nur de mencioj de li: en Belga Sonorilo, numero 143, junio 1911 (enhavo de numero 4 de Lingua Internationale) kaj numero 155, julio 1912 (mencio de Meysmans kiel planlingvulo).
  10. (eo) «La plan-lingva revuo Lingua Internationale kaj ĝia enhavo», Informilo por interlingvistoj,‎ 2015, paĝoj 16-18 (ISSN 1385-2191)