Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen

La Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen, hungare kun mallongigo: Debreceni Református Hittudományi Egyetem (DRHE) estas eklezia universitato en Hungario, en urbo Debrecen, kie studas 1200 studentoj.

Domego de iama altlernejo pri Kölcsey, nun kampuso Péterfia
Domego de iama altlernejo pri Kölcsey, nun kampuso Péterfia
Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen
universitato
moto Orando et Laborando
Preĝante kaj Laborante
Informoj
fondodato 1538
speco eklezia universitato
lingvo(j) Hungara lingvo
Situo
lando Hungario
urbo Debrecen, Hungario
Nombroj
nombro de studentoj 1200
adreso 4026 Debrecen, Kálvin tér 16.
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
vdr
Muzeo en la universitato

Historio redakti

Historio de la universitato komenciĝis jam en 1538. Tiam oni establis reformitan kolegion, kiu seninterrompe funkciis dum jarcentoj. En 1912 oni kreis reĝan sciencan universitaton el la kolegio, ĝi funkciis kun 3 fakultatoj. La universitato prenis la nomon István Tisza en 1921 kaj ĝis la socialismo oni instruis ankaŭ teologion. En 1949 la teologia fakultato forlasis la universitaton kaj ĝi funkciis plu sub nomo Kalvinana Teologia Akademio de Debrecen. Depost la socialismo la akademio rericevis la rangon universitato, dume ĝi havas fortajn kontaktojn kun Universitato de Debrecen. En 2011 aliĝis Pedagogia Altlernejo pri Ferenc Kölcsey al Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen, do kreiĝis pli nova kampuso.

 
Ĉefdomo de la universitato
 
Universitata gimnazio

Kampusoj redakti

La ĉefa kampuso situas malantaŭ Kalvinana kirkego (Debrecen), origine tie funkciis la kalvinana kolegio. Nun tie funkcias ankaŭ instituto, gimnazio kaj biblioteko.

Proksime etendiĝas la alia kampuso, origine gimnazio, poste altlernejo pri Kölcsey.

Interne aparta muzeo prezentas historion de la universitato.

Elektitaj instruistoj redakti

Iamaj studentoj (elekto) redakti

Fontoj redakti