Karmėlava estas urbeto en la subdistrikta komunumo Kaunas (Kaŭno), norde de la grandurbo Kaŭno mem. La urbeto situas borde de la rivero Neris, ĉe la rapidvojo KaunasJonava. Ekde 1988 en Karmėlava funkcias la flughaveno Kaŭnaso - inter la flughavenoj de la nacia ĉefurbo Vilnius en la sudoriento de Litovio kaj de la marborda feria urbo Palanga norde de Klaipėda en la nordokcidento de la lando unu el la tri internaciaj litovaj flughavenoj. Post la sendependiĝo de Litovio la flughaveno dum la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento tre renoviĝis, kvankam ĝi daŭre estas relative malgranda, kompare al la grandaj aviadaj centroj en la mondaj metropoloj. Dum la jaro 2000 en la flughaveno de Karmėlava instaliĝis la centro de la baltaj ŝtatoj por aviada kontrolo, kaj ekde aŭtuno 2006 la malmultekosta aviada kompanio Ryanair alflugas - krom flughavenojn en Britio kaj Irlando - de Karmėlava ankaŭ la eŭropan kontinenton, nome la flughavenon Hahn en okcidenta Germanio, kiu bone atingeblas de la metropolaj centroj ĉirkaŭ la urboj Kolonjo kaj Frankfurto-ĉe-Majno, Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando, sed ankaŭ de Luksemburgio, nordorienta Francio kaj orienta Belgio,

rapidvojo apud Karmėlava

Eksteraj ligiloj redakti